Wittenberg
- Ne konfuzu Wittenberg = Vitenbergo kun Württemberg = Virtembergo
Wittenberg | |||||||
| |||||||
urba komunumo de Germanio • Luterurbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio • rezidejo | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Saksio-Anhalto | ||||||
Distrikto | Distrikto Wittenberg | ||||||
Urborajtoj | – | ||||||
Telefona antaŭkodo | 03491 | ||||||
Poŝtkodo | 06886 | ||||||
Oficiala Municipokodo | 15091375 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Eckhard Naumann | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 45535 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 52′ N, 12° 39′ O (mapo)51.867112.6484Koordinatoj: 51° 52′ N, 12° 39′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 178 m | ||||||
Areo | 240,32 km² | ||||||
Oficiala retejo | http://www.wittenberg.de | ||||||
Wittenberg, esperanto Vitenbergo, estas urbo de la germana federacia lando Saksio-Anhalto, ĝi situas apud la rivero Elbo.
Wittenberg grava urbo de la iama duklando Saksio-Wittenberg (ĝis 1356) kaj poste de la elektoprinclando Saksio (ĝis 1806).
La 31-an de oktobro 1517 Marteno Lutero alnajlis sian Naŭdek kvin Tezojn al la pordego de preĝejo de Wittenberg, lia protesto kontraŭ la korupteco en la katolika eklezio.
En 1996 UNESKO registris la lokojn de Lutera agado en Eisleben kaj Wittenberg en la listo de Monda Heredaĵo.
Eduksistemo
La Universitato de Wittenberg, ankaŭ nomata Animo Mater Leucorea, ricevis imperian aprobon de la reĝo Maksimiliano la 1-a la 6-an de julio 1502 kaj malfermis siajn pordojn la 18-an de oktobro 1502, instigita de Frederiko la 3-a, princo-elektisto de Saksio, nomata "Frederiko la Saĝa".
Sub la influo de Filipo Melanktono, kaj fundamentita de Marteno Lutero, la universitato fariĝis centro de la Protestanta Reformacio, kiu eĉ enkorporigis la domon de Lutero, en Wittenberg, konata kiel "Lutherhaus", kiel parton de la universitata kampo.