Wolfgang Heider

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Wolfgang Heider
Heider-1.jpg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1558 (1558-12-14)
en Wölfis
Morto 10-an de aŭgusto 1626 (1626-08-10) (67-jara)
en Jena
Lingvoj latina lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Profesio
Profesio politikologo • politikisto • etnologo • universitata profesoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Wolfgang HEIDER (naskiĝinta la 14-an de decembro 1558 en Wölfis, mortinta la 16-an de aŭgusto 1626 en Jena) estis germana profesoro pri etiko kaj politikscienco. Li ankaŭ universitate rektoris.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kamparano li frekventis lernejojn en najbara Ohrdruf, Magdeburg kaj Hildesheim. Poste li iris en 1580 al Jena kie li magistriĝis en 1583 kaj en 1587 li ekprofesoris pri etiko kaj politiko. Heider estis 12 fojojn dekano de la filozofia fakultato kaj en somera semestro 1591 kaj en 1607 li eĉ rektoris ĉe Universitato de Jena. La kroniko altlerneja substrekis ke Heider ja taksitis inter la plej gravaj profesoroj. Profesoro pri etiko kaj politiko li estis inter 1587 kaj 1626. Li ankaŭ okupiĝis pri ekonomiaj kaj pedagogiaj demandoj kaj inspektoris dum multaj jaroj ĉe la stipendiuloj.[1]

Privataĵoj[redakti | redakti fonton]

Heider edzinigis en 1583 Margaretha Crusi, la filinon de la ĉefnotaro Albert Crusii de Jena. Kun ŝi Heider havis ses filojn kaj kvar filinojn. La dua geedzeco estis ekde 1600 kun Barbara, la filino de la urba konsilanto Quirin Sachse. Kun ŝi Heider havis tri filinojn. En 1605 iĝis lia tria edzino alia Barbara, la filino de la paroĥestro Johannes Breuning kaj duonfilino de la profesoro pri matematiko Georg Limnäus.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Titolpaĝo de Philosophiae Moralis Systema
  • Problemata Ethica, Jena 1591 (kun Nikolaus Schober)[2]
  • Libellus de ira cohibenda ex Aristotele, Seneca, Plutarcho et aliis collectus, Jena 1600
  • Threnologia in obitum Johannis, Ducis Sax. Jena 1606
  • Actus introductionionis Gymn. Hagae-Schaumburgium. Hagae 1610
  • Oratio de vita et morte Christiani II. Electoris Sax. Jena 1612
  • Orationes duae de VVelpeculis scholasticis. Jena 1614, 1617
  • Oratiuncula gratulatoria in natalem vicesimum Illustrissimi Principis ac Domini Dn. Johannis Philippi, Ducis Saxoniae …, Jena 1616 (kun duku Johano Filipo de Saksio-Altenburg]]
  • Philosophiae Moralis Systema. Jena 1629, 1638, 1646
  • Philosophiae Politicae Systema. Jena 1628
  • Orationum Volumen I et II. Jena 1629
  • Poëmatum libri quatuor. Jena 1631, 1641

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Artikolo "Heider, Wolfgang" de Albert Teichmann, en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 11 (1880), p. 306, surreta versio ĉi tie
  • Henning Witte: Memoriae philosophorum, oratorum, poetarum, historicorum et philologorum nostri seculi clarissimorum renovatae decas prima (- nona). Hallervord, Frankfurt/Main, 1677–1679. - 2 Bde., p. 198, (Online)
  • Johann Caspar Zeumer, Christof Weissenborn: Vitae Professorum Theologiae, Jurisprudentiae, Medicinae et Philosophiae qui in illustri Academia Jenensi, ab ipsius fundatione ad nostra usque tempora vixerunt et adhuc vivunt una cum scriptis a quolibet editis quatuor classibus. Johann Felici Bieleck, Jena, 1711, Teil III, Philosophen p. 45
  • Christian Gottlieb Jöcher: * Allgemeines Gelehrten-Lexicon, Darinne die Gelehrten aller Stände sowohl männ- als weiblichen Geschlechts, welche vom Anfange der Welt bis auf die ietzige Zeit gelebt, und sich der gelehrten Welt bekannt gemacht, Nach ihrer Geburt, Leben, merckwürdigen Geschichten, Absterben und Schrifften aus den glaubwürdigsten Scribenten in alphabetischer Ordnung beschrieben werden. Verlag Johann Friedrich Gleditsch, Leipzig, 1750, Bd. p. 1444

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ellrich/Heinke/Hoerenz: Zwischen Hörsel und Wilder Gera, 2005, Weimar, ISBN 3-86160-167-2
  2. Digitale Sammlungen