Wu Ta-Kwang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wu Ta-kwang)
Wu Ta-Kwang
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1887 (1887-01-01) (137-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

WU Ta-Kwang estis ĉino, licenciato de la Pekina Universitato, magistro de politika scienco de la Universitato Kolumbio en Usono, kaj ekde la jaro 1925 direktoro por publika instruado en Kantono (Ĉinio). Li naskiĝis en 1887 en Kantono. Li en 1926 kun urba subvencio fondis Esperanto-Instituton kaj ekde la jaro 1927 estis ĝia direktoro. Kun samideanoj Hsu, Sinpak Au kaj Won Kenn li gvidis la Esperanto-movadon en Kantono. Ekde la jaro 1928 li vojaĝis en Eŭropo kaj Ameriko, kaj nur en 1931 revenis al Kantono. Li fondis Esperanto-bibliotekon, kaj estis prezidanto de Kantona Esperanto-Asocio.