Xfce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Xfce

Xfce 4.4 montrante Agordestrilon kaj miksitajn efektojn (ombrojn malantaŭ fenestroj kaj duontravideblan panelon)
Programisto Skipo de programistoj
Lasta stabila versio 4.10
(28-a de aprilo 2012)
Operaciumo Linukso, BSD, Unikso
Programlingvo C
Programtipo grafika uzulinterfaco, grafika kodaro
Permesilo GPL, LGPL, BSDL (libera programaro)
Retejo www.xfce.org
vdr

Xfce (prononciĝas anglalingve: eks-ef-si-i[1]) estas grafika uzulinterfaco por diversaj Uniksecaj operaciumoj, kiel Unikso, Linukso, Solaris kaj BSD. Ĝia tuta agordaro ŝangeblas per muso kaj tial la agordaj dosieroj estas "kaŝitaj" por kutimaj uzantoj. "Ĝi estis kreita por esti produktiva, ĝi lanĉas aplikaĵojn rapide kaj konservas risurcojn de la sistemo." (Olivier Fourdan, ĉefverkinto)

La nomo "Xfce" (XForms Common Environment) alvenas de la unuan uzon de XForms. La kodo estis tute skribita de nove sen XForms, la nomo ne ŝanĝis sed ekde tiu momento ĝi skribiĝas "Xfce", sen majusklo por la litero 'F'.

Xfce estas bazita sur la GTK+ 2.x ilaro (kiel GNOME). Ĝi uzas la Xfwm fenestrilo. Xfce similas la komercan fenestrilon CDE, sed malsimiliĝas pli kaj pli laŭ ĉiuj novaj versioj.

Esperantigo

E-a Xfce 4.4.2 en tiam testata Debian GNU/Linux lenny/sid

Esperantigo antaŭeniras. La 17-an de oktobro 2006, XFCE estis duontradukita esperanten. Komence de la jaro 2007, ĝi estas tradukita je 90%. Ĝi iam estis traduktata de Jarbas Araujo Jr., Antono Vasiljev kaj Sylvain Vedrenne. Vidu la ligilojn plej sube.

Xfce distribuaroj

Xfce ne estas tiom kutima en Linuksaj distribuoj kiel KDE kaj GNOME. Malmultaj distribuoj enhavas Xfce-on kiel la defaŭltan grafikan uzulinterfacon, tamen multaj entenas ĝin kiel elekteblan komponanton.

Dosiero:OpenBSD39snapshotxfce.png
Xfce sur OpenBSD 3.9

Jen kelkaj distribuoj kiu entenas Xfce-on kiel ĉefan grafikan uzulinterfacon:

Notoj

  1. http://wiki.xfce.org/faq#about_xfce

Eksteraj ligiloj