Yéspola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yéspola
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 0° 20′ U (mapo)42.369246-0.34030100000001Koordinatoj: 42° 22′ N, 0° 20′ U (mapo) [+]
Alto 885 m [+]
Yéspola (Provinco Ŭesko)
Yéspola (Provinco Ŭesko)
DEC
Yéspola
Yéspola
Situo de Yéspola
Yéspola (Hispanio)
Yéspola (Hispanio)
DEC
Yéspola
Yéspola
Situo de Yéspola

Map

vdr

Yéspola [ĜESpola] (aragone Yespola) estas loĝloko de la municipo Sabiñánigo de Hispanio​, en la sudo de la komarko Alto Gállego (kies ĉefurbo estas Sabiñánigo mem) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Fakte ĝi estas unu el pli ol 50 loĝlokoj de Sabiñánigo, kiu estas la municipo kiu enhavas pli da loĝlokoj en la provinco.

La loĝloko Yéspola (881 msm) estas en la suda valo Guarguera iomete sude de la rivero Guarga mem. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun deklivaj ardezaj tegmentoj, kaj tre tipaj konustrunkaj kamenoj. Ĝi estas alirebla el Grasa kaj oriente de Belarra.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Agustín Ubieto Arteta, la plej frua mencio de la loko estas de 1030, citite en la verko de lia frato Antonio Ubieto Arteta, Cartulario de Monasterio de San Juan de la Peña, I (en Textos Medievales, 6, Valencia, 1962), kiu dokumentas literumadojn Iespola, Espola, Gespula kaj Spolla.[1]

Kun Arraso, ĝi apartenis al la historia municipo Arraso y Éspola, kiel citas Pascual Madoz en Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, III (Madrid, 1847).[2]

Fine de la 19-a jarcento oni ekkonstruis fervojon konektantan Zaragozon kun Francio tra Canfranc, kiu revivigis la lokon, sed poste la loĝantaro malaltiĝis pro alurba migrado kaj malalta naskindico.

Dum la Hispana Enlanda Milito, Yéspola suferis pro operacoj de la batalo de Sabiñánigo —inter septembro kaj novembro de 1937—. Pli forta respublika truparo konkeris lokojn, sed ne la celitan ĉefurbon Sabiñánigo, dum totalaj homperdoj estis preskaŭ 6 000 (pli inter frankistoj).

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado kaj en la areo ĉefe pro la milito, kaj ĉe Yéspola oni malaltiĝis el 38 loĝantoj en 1910 ĝis nunaj nur du loĝantoj (2019).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia enspezofonto tradicie estis malgrandaj agrikulturo kaj brutobredado, sed lastatempe la komarko turnis sin ankaŭ al kreskanta turismo ligita al la pirenea akso (valoj de Tena kaj de Aragón) kaj al la proksimeco al Sabiñánigo. Ĉefaj altiraĵoj estas naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ubieto Arteta, Agustín (1972). Toponimia aragonesa medieval. Valencia.
  2. Madoz, Pascual (1847). Est. Literario-Tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, eld. Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar. Tomo III. Madrid. p. 9.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo]