Yannick Noah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Yannick Noah
Yannick Noah (Davis Cup).jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 18-an de majo 1960 (1960-05-18) (59-jara)
en Sedan
Ŝtataneco Francio
Profesio tenisisto, kantisto, tenisa trejnisto
Oficiala retejo http://www.yannicknoah.com/
Lingvoj franca lingvo
Familianoj
Edz(in)o Heather Stewart-Whyte, Cécilia Rodhe
Infano Joakim Noah
Patro Zacharie Noah
Patrino Marie-Claire Noah
v  d  r
Information icon.svg
kun la franca kantistino Hélène Ségara en kampanjo por infane sekura interreto (2007)

Yannick Noah estas franca tenisisto de kameruna familia deveno. Li naskiĝis la 18-an de majo 1960(nun 1960-05-18) en Sedan, departemento Ardennes, norda Francio, do nun estas 59-jara. Inter la jaroj 1977 kaj 1996 li estis tenisa profesiulo. Inter alie li en 1983 gajnis la Francian Malferman Turniron de teniso, kaj dum multaj jaroj estis alte aprezata kapitano de la franciaj teamoj en la turniroj pri la Davisa Pokalo (viroj) kaj la Federacia Pokalo (virinoj).

Post la retiriĝo el profesia tenisludado, li restis en publika atento kiel popmuzika kantisto kaj pro sia socia engaĝiĝo helpe al malavantaĝaj infanoj.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1990 Saga Africa
  • 1991 Black & What
  • 1993 Urban Tribu
  • 1998 Zam Zam
  • 2000 Yannick Noah
  • 2003 Pokhara
  • 2005 Métisse
  • 2006 Charango
  • 2010 Frontières

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]