Yoshi H. Ishiguro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Yoshi H. ISHIGURO)
Yoshi H. Ishiguro
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1898 (1898-06-03)
en Gubernio Aiĉi
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Yoshi H. ISHIGURO (iŝiguro) (nask. 3 jun 1898 en Aiti-ken) estis japana redaktoro kaj ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Japanio.

Eldonado kaj redakciado[redakti | redakti fonton]

Ishiguro e-istiĝis en 1914 pere de anglalingva korespondado. Li eldonis la gazetojn: Eklumo, 1925; Esperanto en Nipponlando, 1926-1928. Lingvo Internacia, 1929-1930 kaj redaktis Esperanto Kiboŝa, 1930.

Instruado kaj varbado[redakti | redakti fonton]

En 1927 li gvidis la radio-kurson JOCK en (Nagoya), kiu estis la unua en Japanio entute. Kursgvido ĉirkaŭ 280 fojojn, parolado ĉirkaŭ 420.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ishiguro verkis kaj eldonigis diversajn elementajn lernolibrojn, ekz.:

  • 1932: Esperanto por komencantoj.
  • 1932: Esperanto-Korespondo.
  • 1933: Moderna Esperanto-Japana-vortaro
  • 1933: Japana traduko de la Fundamento de Esperanto.