Youssef Hindi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Youssef Hindi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1985 (1985-02-11) (39-jaraĝa)
en Maroko
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo eseisto
vdr

Youssef Hindi naskiĝinta la 11-an de februaro 1985, estas franca eseisto. Li verkis plurajn librojn kaj estas konata pro siaj verkoj pri la mesiaj devenoj de la cionismo kaj de la strategio de la Kontraŭstaro inter Civilizacioj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li devenas de maroka familio kiu alvenis en Francion kommence de la 1990-aj jaroj, kie li lernis. Li eldonis en 2015 Occident et Islam (Okcidento kaj Islamo), volumo 1a, pri fontoj kaj mesiaj genezoj de la cionismo kie li disvolvas originalan tezon pri la origino de la cionismo kiu laŭ li komencis en la 13-a jarcento.

En 2016, li eldonis Les Mythes fondateurs du Choc des civilisations, ou comment l’Islam est devenu l’ennemi de l’Occident (la fonditaj mitoj de kontraŭstaro inter civilizacioj aŭ kiel islamo iĝis la malamiko de Okcidento). Li malkonstruas la mitojn kiuj apogas la teorion de kontraŭstaro inter civilizacioj.

La saman jaron, li vojaĝis en Sirion kun Raphaël Berland, Jean-Michel Vernochet kaj la belga deputito Laurent Louis[1].

Li estas ideisto, ne materiisto. Li opinias ke ideologio gvidas agadojn de la homoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Occident & Islam – Tome I: Sources et genèse messianiques du sionisme. De l’Europe médiévale au Choc des civilisations, Edition Sigest, 2015 (ISBN 978-2917329825)
  • Les Mythes fondateurs du Choc des civilisations, ou comment l’Islam est devenu l’ennemi de l’Occident, Edition Sigest, 2016 (ISBN 978-2917329900)
  • La Mystique de la Laïcité: Généalogie de la religion républicaine, de Junius Frey à Vincent Peillon, Sigest, 2017 (ISBN 978-2917329993)
  • Occident & Islam – Tome II: Le paradoxe théologique du judaïsme. Comment Yahvé usurpa la place de Dieu, Sigest, 2018 (ISBN 978-2376040132)
  • Du Brexit aux Gilets jaunes, Sigest, 2019
  • L'autre Zemmour, Kontre-Kulture, préface d'Alain Soral, 2020
  • Covidisme et messianisme - tyrannie sanitaire, crise religieuse et sacrifice, Ka'editions Et Conseils, 2021 (ISBN 993-8913393)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. « Le Cercle des Volontaires et Laurent Louis en mission de propagande en Syrie », Confusionnisme-Info,‎ 18a de januaro 2016