Yvette Vierne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Yvette Vierne
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1931 (1931-11-30)
Morto 1-an de julio 2006 (2006-07-01) (74-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Yvette Vierne (naskiĝis en 1932, mortis la 1-an de julio 2006) estis franca kuracistino kaj esperantistino. Doktoriĝinta fininto de la studoj de medicino, ŝi pro konsciencaj duboj rifuzis eniri la profesian vivon de kutima kuracisto de la okcidenta prisana sistemo, sed anstataŭe iĝis kapo de laboratorio de profesoro Mirouze en Montpellier.

Tre aktiva malgraŭ ŝia malkapablo, kiu katenis ŝin al rulseĝo, ŝi estis membro de multnombraj Esperanto-asocioj, inkluzive de la urba Esperanto-Grupo, nomata Kultura Esperanto-Centro de Montpellier, kies prezidanto ŝi iĝis de 1979 ĝis 2000, post la morto de la antaŭulino Antoinette Hortolan.

Per granda energio ŝi organizis plurajn Esperanto-konferencojn: la nacian Esperanto-kongreson de UFE en 1976 en La Grande-Motte, samjare la kongreson de KELI en Montpellier, kaj en 1998 kun multaj helpantoj la Universalan Kongreson de UEA same en Montpellier. Proksimume tridek jarojn ĝis sia morto ŝi direktis la ĉiujarajn Internaciajn Semajnojn de Esperanto (ESI) en Sète, krome ricevis kaj gastigis multajn esperantlingvajn vojaĝantojn per la "Pasporta Servo", kaj multajn jarojn funkciis kiel Ĝenerala Delegito de UEA kaj Nacia Komisiito pri ties jarlibro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]