Zéphirin Jégard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zéfirin Jégard)
Zéphirin Jégard
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1935 (1935-08-25) (88-jaraĝa)
en Grâce-Uzel
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Zéphirin Jégard[1], alinomita Zef Jégard[2] (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1935 en Bretonio) estas franca esperantisto kiu loĝas en Yffiniac (Bretonio, Francio)[3].

Lia emo por biciklado instigis lin por kelkaj grandegaj iradoj tra la mondo. Tio farigas lin transkontinenta vojaĝulo, oftege sola kontraŭ la streĉo.

En 2000, li biciklis inter Bretonio kaj Ulan-Ude (Burjatio, Rusio).

En 2001, li vojaĝis inter Islamabado (Pakistano) kaj Vladivostoko (Rusio). Tiu 9 000 kilometra trairado verkiĝis en la libro Avo biciklas ĉirkaŭ la mondo, esperantigita de Jean-Pierre Ducloyer.

En 2004, li sukcesis bicikli de Brest ĉe Atlantiko al Vladivostoko ĉe Pacifiko en rekorda tempo de 66 tagoj por la 13850 kilometroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/10, paĝo 27: Miaj biciklaj aventuroj pluas verkita de Zéphirin Jégard.
  2. laŭ la nomo sur librokovrilo (arkivigite en julio 2017)
  3. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/10, paĝo 26: Miaj biciklaj aventuroj pluas verkita de Zéphirin Jégard.