Zabol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Zabol
Asiyab badi.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 31° 2′ N, 61° 30′ O31.03083333333361.497222222222Koordinatoj: 31° 2′ N, 61° 30′ O [+]
Alto 480 m [+]
Situo de Zabol
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Zabol [+]
Information icon.svg
vdr

Zabol (perse زابل) estas universitata urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en Provinco Sistano kaj Baluĉistano, en orienta Irano.

Prezidenta palaco

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Zabol situas en alteco de montetoj ĉe Hamun-lago en proksimo de Afganistano, sed ankaŭ Pakistano estas ne tro for. La Lago Hamun estas laŭsezona lago, kiu ofte estas seka. Zabol troviĝas 181 kilometrojn de la provinca ĉefurbo Zahedano, 297 kilometrojn de alia provinca ĉefurbo Birĝando, 1068 kilometrojn de la ĉefurbo Teherano [1].

Rekonstruita citadelo

Historio[redakti | redakti fonton]

En proksimeco de Zabol troviĝas multe da arkeologiaj restaĵoj, parte nekonataj. La loknomo dum la historio estis Sistan ĝis la malfruaj 1920-aj jaroj, poste Zabol fare de Reza Ŝaho Pahlavi. La urba statuso estiĝis en 1928.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭaĵo de Zabol estas irigaciita per rivero Hirmand. En la urbego universitatoj funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Scienca fakultato en Zabol
Agrikultura fakultato en Zabol

Al Zabol kuras 3 ĉefvojoj el Zahedano, Birĝando kaj Afganistano. Preter Zabol kuras ĉefvojo el Afganistano, kiu disponigas aliron al la Persa Golfo ĉe Ĉahbahar. Apud la urbego flughaveno troviĝas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Zabol situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen (BWh). Precipitaĵo en la jaro estas nur po 58 mm. Inter junio-septembro ne pluvas. En la areo de Zabol la vento blovas de nordo ĝis sudo persiste 120 tagojn, tio estas estas polvoŝtormo. La jara averaĝa temperaturo estas 22 °C, tamen la klimato estas ege ekstrema. Somere foje estas 50 °C, vintre foje -20 °C. Pro la polvoŝtormoj Zabol havis la plej malpuran aeron en la mondo en 2016.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj arkeologiaj restaĵoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans
Arkitektura fakultato en Zabol