Zalaapáti
Zalaapáti estas vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Keszthely. Apát kaŝiĝinta en la loknomo signifas: abato.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 23 km²
- koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 46.7371/17.1064
- Loĝantaro: 1700
- Poŝtkodo: 8741
- Telefonprefikso: 83
Situo[redakti | redakti fonton]
Zalaapáti situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Zala (rivero), laŭ ĉefvojo Keszthely-Lenti. Grava ponto estas tra la rivero. Pacsa troviĝas 9, Hévíz 11, Keszthely 14, Zalakaros 24, Zalaegerszeg 28 km-ojn.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1273. Post la mezepoko la vilaĝo senhomiĝis pro oftaj atakoj de la turkoj. La refondiĝo okazis en la 18-a jarcento. En 1945 oni malpermesis funkciadon de la abatejo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, 2 restoracioj, 3 gastejoj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- romkatolika Preĝejo de Hadriano la 3-a (Zalaapáti) de 1781 kun abatejo
- tombeja kapelo
- kastelo de Szentkirályi [sentkirAji] de 1796, interne muzeo pri kahelaj fornoj
Famuloj[redakti | redakti fonton]
- En Zalaapáti naskiĝis pastro, literaturisto József Kaposy.
- En Zalaapáti mortis historiisto László Gyula Erdélyi.
Ĝemelkomunumoj[redakti | redakti fonton]
Komunumoj pri apát (= abato) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]
|