Zap Pow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zap Pow
Persona informo
vdr

Zap Pow estas jamajka muzikbando de regeo, fondita de kantisto/basisto Michael Williams alinome Mikey Zappow kaj gitaristo Dwight Pinkney. Membroj estis ankaŭ Beres Hammond, trumpetisto David Madden, saksofonisto Glen DaCosta, kaj drumisto Cornell Marshall. Ili origine ekzistis el 1969 ĝis 1979. Ili re-formiĝis en 2016.

La bando estis formita en 1969, fare de la muzikistoj Michael Williams (baso, gitaro, voĉo, kantoverkisto, iama drumisto de la grupo de Bobby Aitken nome Caribbeats),[1] ) kaj Dwight Pinkney (gitaro, voĉo, iam de The Sharks kaj gitaristo en sesio de 1966 de The Wailers), Max Edwards (drumoj), Glen DaCosta (tenora saksofono, voĉo, fluto, iama lernanto de Alpha Boys School), Joe McCormack (trombono), kaj David Madden (trumpeto, voĉo, alia iama lernanto de Alpha Boys School, kiu antaŭe estis registrinta kun Cedric Brooks laŭ la nomo 'Im and Dave').[2][3] Pinkney kaj Williams estis antaŭe ludinta kune en la bando Winston Turner & the Untouchables.[4] La nomo de la bando venis el komiksa libro kiun Williams estis leginta.[4] Ili publikigis kelkajn unuopaĵojn en 1970-71 kiel la sukcesaj "This is Reggae Music", kaj en 1971 sian debutan albumon, Revolutionary Zap Pow, en la diskomarko Harry J.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Revolutionary Zap Pow (1971), Harry J
  • Zap Pow Now (1976), Vulcan
  • Revolution (1976), Trojan
  • Zap Pow (1978), Island
  • Zap Pow Again (2017), VP

Kompilalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Beres Hammond Meets Zappow in Jamaica, Rhino
  • Jungle Beat, Lagoon
  • Love Hits, LMS
  • Reggae Rules, Rhino
  • Revolution (the best of) (2007), Trojan

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Katz, David (2003) Solid Foundation: an Oral History of Reggae, Bloomsbury, (ISBN 0-7475-6847-2), p. 69
  2. Leggett, Steve "Zap Pow Biography", Allmusic, alirita en 2011-01-02
  3. Larkin, Colin (1998) The Virgin Encyclopedia of Reggae, Virgin Books, (ISBN 0-7535-0242-9), pp. 323-4
  4. 4,0 4,1 "Jamaica's musical icon Michael Williams dies" Arkivigite je 2012-04-02 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 2an de Oktobro 2011 en Wayback Machine, Jamaica Gleaner, 18a de Aŭgusto 2005, alirita en 2011-01-02

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]