Zofia Turowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zofia Turowicz
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1916 (1916-05-15)
en Varsovio
Morto 28-an de februaro 2012 (2012-02-28) (95-jaraĝa)
en Karaĉio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Politekniko de Varsovio
Okupo
Okupo piloto
vdr

Zofia TUROWICZ [TUroviĉ] (naskiĝis la 15-an de majo 1916 en Varsovio, mortis la 28-an de februaro 2012 en Karaĉio) estis pola instruistino de glisflugo kaj paraŝutado de pakistana junularo.

Kiel studentino de Varsovia Politekniko lernis glisflugi en Varsovia Aeroklubo. Ŝi estis paraŝutistino kaj gajnis multe da premioj en naciaj konkursoj. Post eksplodo de la dua mondmilito en 1939 Zofia Turowicz kune kun du aliaj polaj pilotinoj ekservis kiel kuriero por Pola Komandantaro de Aviado.

Ili flugis per aviadiloj RWD-8, transportante homojn kaj ordonojn al aviadaj unuoj (surteriĝante kampe, ĉar aviadilejoj estis detruitaj per germanaj bomboj). Kiam Ruĝa Armeo la 17-an de septembro atakis Pollandon alvenis ordono transiri rumanan landlimon post detruo de aviadiloj por ne lasi ilin al malamiko.

Ili sukcesis alveni al Bukareŝto kaj anoncis sin en Pola Ambasadejo. Ŝi poste aktivis kiel kuriero alportante nomlistojn de internigitaj polaj soldatoj kune kun fotoj kaj personaj donitaĵoj kaj liverante al internigitoj dokumentojn kaj civilajn vestojn por ke ili povu fuĝi al Francio.

En tendaro en Slatina ŝi trovis sian fianĉon, kapitanon Władysław Turowicz kaj tie ili nuptiĝis. Post kelkaj semajnoj ili ricevis sekretan informon ke tendarestroj decidis aresti ilin pro ilia kontribuo al fuĝo de multaj polaj oficiroj. Ili sukcesis forlasi Rumanion per trajno kaj kiam atingis Francion registriĝis ĉe Ĉefa Kantonmento de Pola Aviado en parizo. Władysław Turowicz estis direktita kiel teknika oficiro al Liono. Zofia Turowicz ricevis gradon de subleŭtenanto kaj revenis al Parizo, kie estis direktita al speciala laboro en Kontraŭaviada Fako en Saint-Nazaire.

Kiam germanoj rompis Maginot-linion la fakon oni evakuis al Anglio. La ŝipo, sur kiu ŝi estis trapasonta Manikan Markolon, devis fornavigi pro germana aeratako kaj Zofia Turowicz atingis Plymouth sur fiŝista boato.

En Anglio ŝi daŭrigis sian laboron. Post mallonga tempo ŝia edzo ankaŭ atingis Anglion, kie laboris kiel spertulo pri aviadilaj akcidentoj. Ŝi akompanis lin en ekspedicioj al akcident-lokoj, ofte helpante navigi dum densa nebulo. En 1944 ricevis de Pollando informon pri pafmortigo de hitleranoj de ŝia tuta familio en Varsovio. Timante reprezalion de komunistaj regopovoj ili ne revenis postmilite al Pollando.

Marte 1949 kune kun filinoj ŝi flugis al Pakistano, kie ŝia edzo restis komence de 1948 kun 30 polaj altrangaj oficiroj pri aviado kaj teknikistoj, kiuj dum 3 jaroj helpis konstrui Pakistanajn Aer-Fortojn. Zofia Turowicz estis instruistino de glisflugo por pakistana junularo en Karaĉio (1950–1952) kaj Rawalpindi (1953–1954). En 1957 komencis instrui matematikon kaj kemion en Usona Lernejo en Karaĉio.

Zofia Turowicz loĝis en Karaĉio. Ŝi havis polan civitanecon kaj de 1961 la pakistanan, interesiĝis pri eventoj en Pollando, ĉar emocie estis kun ĝi ligita.