Władysław Turowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Władysław Turowicz
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aprilo 1908 (1908-04-23)
en Siberio
Morto 8-an de januaro 1980 (1980-01-08) (71-jaraĝa)
en Karaĉio
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Politekniko de Varsovio
Okupo
Okupo fizikistoQ10497074
vdr

Władysław TUROWICZ [VŬAdisŭav TUroviĉ] (naskiĝis la 23-an de aprilo 1908 en Zubir, Siberio, mortis la 8-an de januaro 1980 en Karaĉio, Pakistano) estis polo, kunkreinto kaj generalo de la Pakistana Aerarmeo (PAF), kies kunlaborantino estis ankaŭ lia edzino Zofia, instruistino de pakistana junularo pri glisflugo kaj paraŝutado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

De la plej junaj jaroj li estis fascinita pri aviado. Finis Fakultaton de Inĝeniera Aviado ĉe Varsovia Politekniko. Kiam komenciĝis la dua mondmilito li estis rezervisto. Dum la milito soldatservis en brita aviado kiel teknika inspektoro, organizante kaj testante aviadilojn. Pro malbona vidkapablo ne povis esti piloto. Post fino de la milito, kiam politika situacio en Pollando ne estis interesa por poloj, partoprenantaj batalon de Anglio, kun kontento li akceptis proponon de forveturo al Pakistano. Władysław Turowicz kiel spertulo pri organizado kaj provizo de armeaj aerfortoj, kion lernis en Anglio (Farnborough), kune kun grupo de 30 polaj pli altrangaj oficiroj kaj teknikistoj pri aviado alvenis fine de 1948 al Karaĉio. Lia tasko estis organizado kaj instruado ĉi-kampe. Trijara kontrakto kun Pakistana Aerarmeo transformiĝis al konstanta kaj plena de avancoj 18-jara laboro. Komence li gvidis teknikan instruadon en aviada bazo kun parto de polaj spertuloj en teknika sekcio en Karaĉio. Poste ili estis translokigitaj al Peŝavaro.

En 1952 kiel leŭtenanto ricevis postenon de komandanto de Pakistana Aerarmeo en Chaklala. La edzino Zofia Turowicz komence ankaŭ laboris en Pakistana Aerarmeo kiel instruktorino pri glisflugo, sed poste iĝis instruistino de natursciencoj en Usona Lernejo en Karaĉio. Kvaropo de iliaj infanoj solide edukiĝis en lernejoj de Karaĉio kaj Britio.

En 1959 Władysław Turowicz avancis ĝis grado Air Wing Captain (kolonelo). En 1960 enposteniĝas kiel anstataŭanto de la komandanto de Stabo de Aerarmeo pri instruado (Assistent Chief of Air Staff).

En 1965 li funkciigis produktadon de rezervaj partoj por aviadiloj, pro kio ricevis ordenojn: Sitara-i-Pakistan, Tamgha-i-Pakistan kaj Sitara-i-Khidmat.

Władysław Turowicz pensiiĝis en 1967 en rango de Air Commodore (generalo) kaj ankoraŭ laboris kiel ĉefdirektoro (Executive Director) en fama kaj prestiĝa Space & Upper Atmosphere Research Committee (SUPARCO).

Li mortis en 1980 kaj estis entombigita en kristana tombejo en Karaĉio. La 14-an de aŭgusto 2006 (en la tago de Sendependec-Festo de Pakistano kaj antaŭtago de la Tago de Pola Militistaro) oni malkovris monumenton al Generalo Władysław Turowicz, memoriganta meritojn de la generalo, kiu kun grupo de polaj aviadilistoj kaj teknikistoj kunkreis PAF.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]