Zog la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zog la 1-a
prezidento kaj reĝo de Albanio
prezidento kaj reĝo de Albanio
Persona informo
Naskiĝo 8-a de oktobro 1895
en Burgajet,  Otomana Imperio
Morto 9-a de aprilo 1961
en Unuiĝinta Reĝlando
Mortokialo malsano
Tombo Pariza tombejo de Thiais
Lingvoj albana
Ŝtataneco Otomana Imperio • Sendependa Albanio • Albana PrinclandoAlbana RespublikoAlbana Reĝlando
Alma mater Galatasaray High School
Subskribo Zog la 1-a
Familio
Patro Xhemal Pasha Zogu
Patrino Sadije Toptani
Frat(in)oj Xhelal Bey Zogu • Princess Senije Zogu
Edz(in)o reĝino Géraldine de Albanio
Amkunulo Tania Visirova
Infano Leka Zogu
Okupo
Okupo politikistomonarko
vdr

Zog la 1-a ankaŭ Ahmet ZoguAhmed Zogu (naskiĝis la 8-an de oktobro 1895 en la Burgajet-kastelo, Albanio - mortis la 9-an de aprilo1961 Suresnes, Francio) estis en la jaroj 1922 - 1924 albana prezidanto de registaro, poste en la jaroj 1925 - 1928 prezidento kaj fine ekde la jaro 1928 ĝis fino de okupacio de la lando far de Italio en aprilo de 1939 reĝo. En la 30-aj jaroj li orientiĝis al senpera kunlaborado kun Italio. Ekde la jaro 1939 li vivis kiel ekzila reĝo en Unuiĝinta Reĝlando.

Li apogis dum la unua mondmilito Auystrion, post al milito iĝis gvidanto de la reformisma Popola Partio. Li estis ekde junio ĝis decembro de 1924 en ekzilo, kiam li hejmenvenis per jugoslava helpo.

Dum lia regado, la lando havis internan trankvilon - danke al monsumoj el Italio, kiuj fakte pli kaj pli dependigis Albanion al Italio. Li subskribis la Tirana-pakto-jn en 1926 kaj 1927. Albanio iĝis itala saltopunkto sur la balkano, la lando iĝis fakte protektorato de Italio, la 7-an de aprilo 1939. Ekde tiam la reĝo iĝis Viktoro Emanuelo la 3-a, Zogu devis ekziliri.

Li oficiale abdikis pri la trono la 2-an de januaro 1946.

Lia edzino estis la hungara grafino Geraldine Apponyi. Lia filo estis Leka Zogu.


Rilataj temoj