Saltu al enhavo

Zoltán Berczik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Berczik
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1937 (1937-08-07)
en Novi Sad
Morto 11-an de januaro 2011 (2011-01-11) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Gyula Andrássy High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo tablotenisisto
sporta trejnisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zoltán Berczik [bercik], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Berczik Zoltán estis hungara tablotenisisto, olimpiano, trejnisto.

Memortabulo pri Zoltán Berczik

Zoltán Berczik[1] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1937 en Novi Sad (Jugoslavio, nun en Serbio), li mortis la 11-an de januaro 2011 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Zoltán Berczik apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Lia familio translokiĝis al Budapeŝto en 1944. Zoltán Berczik maturiĝis en Békéscsaba. Post jaroj li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Li ricevis premion en 1980.

Sporta kariero

[redakti | redakti fonton]

Zoltán Berczik konatiĝis pri tabloteniso en Békéscsaba en sia aĝo 14, poste li estis tablotenisisto en Gyula ĝis 1955, pli poste en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 23-foje unuoble aŭ teame inter 1959-1969, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1957-1969 145-foje. Li estis la dua en mondĉampionumoj en 1957, 1959 kaj 1961. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1969, poste li estis trejnisto ankaŭ eksterlande, krome li havis altajn postenojn en la hungara tablotenisa vivo.

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • memortabulo en Budapeŝto (2012)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]