Zoltán Gáthy
Etoso
Zoltán Gáthy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 3-an de aŭgusto 1894 en Lipótvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 12-an de februaro 1972 en Budapeŝto (Hungario) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto artisto |
Zoltán Gáthy [gAti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gáthy Zoltán estis hungara arkitekto.
Zoltán Gáthy[1] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1894 en Lipótvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Leopoldov en Slovakio), li mortis la 12-an de februaro 1972 en Budapeŝto (Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zoltán Gáthy antaŭ ol diplomiĝi finbatalis la 1-an mondmiliton, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1919. Post siaj studoj li faris nur porokazajn laborojn. En 1923 li ricevis arkitekturan taskon en Dorog (tiam minista vilaĝo), poste restis tie ĝis 1941. En tiu periodo li projektis pli ol 200 konstruaĵojn en la vilaĝo aŭ en la najbareco. Dum la socialismo li projektis ĉefe industriajn konstruaĵojn.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- sportejo en Dorog (1923-1925)
- naĝejo en Dorog (1923)
- biblioteko de Dorog (1924)
- urbodomo de Dorog (1927)
- muziklernejo en Dorog
- Preĝejo Sankta Barbara (Dorog) (1927)
- minista kolonio en Csolnok (1938)
- produktejo pri cemento Vác
- produktejo pri aluminia oksido en Mosonmagyaróvár
-
Biblioteko de Dorog
-
Urbodomo de Dorog
-
Muziklernejo
-
Preĝejo
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- strato kaj biblioteko en Dorog