Zoltán Skriba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Skriba
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1905 (1905-07-22)
en Mesterháza
Morto 13-an de junio 1984 (1984-06-13) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo metala inĝeniero
vdr

Zoltán Skriba [ŝkriba], laŭ hungarlingve kutima nomordo Skriba Zoltán estis hungara inĝeniero, profesoro.

Zoltán Skriba [1] naskiĝis la 22-an de julio 1905 en Mesterháza. Li mortis la 13-an de junio 1984 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Skriba akiris diplomon en altlernejo de Sopron en 1929. Post siaj studoj li instruis en la sama loko. Ekde 1935 li havis postenon en fabriko en Csepel. Ekde 1949 li instruis en altlernejo en Budapeŝto kaj en Teknika Universitato de Budapeŝto, sed inter 1952 kaj 1957 li estis ankaŭ ĉefinĝeniero en alia fabriko. En 1967 li pensiuliĝis, tamen poste li instruis en altlernejo. Li ricevis premion en 1968.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Fémek képlékeny alakítása (1959)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.