Zoologia parko de Beauval
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

Ĝirafoj en la zoologia ĝardeno de Beauval.

Pandoj: Yuan Zi kaj Huan Huan
La zoologia parko de Beauval (france parc zoologique de Beauval) estas zoologia ĝardeno lokita en la franca komunumo Saint-Aignan, en la departemento Loir-et-Cher. Ĝi entenas pli ol 3 000 bestojn de 600 malsamaj specioj. La parko entute etendiĝas sur 35 hektaroj en 2016. Ĝi viciĝas inter la plej gravaj zoologiaj ĝardenoj de Eŭropo.
Pandoj[redakti | redakti fonton]
La 4-an de aŭgusto 2017 naskiĝis pandido « Mini-Yuan Zi » filo de Yuan Zi kaj Huan Huan. Brigitte Macron, edzino de prezidanto Emmanuel Macron, akceptis sponsori ĝin[1]. La pandido estis oficiale nomita « Yuan Meng » (ĉine 圆梦) fare de Brigitte Macron la 4-an de decembro 2017[2].