Zsigmond Purjesz (pli juna)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsigmond Purjesz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1845 (1845-11-30)
en Szentes
Morto 27-an de januaro 1918 (1918-01-27) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Házsongárd
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Zsigmond Purjesz [ĵigmond purjes], laŭ hungarlingve kutima nomordo Purjesz Zsigmond estis hungara kuracisto, kuracisto pri internaj malsanoj, profesoro.

Zsigmond Purjesz en 1905

Zsigmond Purjesz [1] naskiĝis en 1846 en Szentes. Li mortis la 27-an de januaro 1918 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Purjesz devenis el juda familio. Li frekventis gimnaziojn en Kecskemét kaj Pest (urbo), poste li akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1870 (en la sekva jaro fakdiplomon pri kirurgio kaj akuŝado). En 1871 li eklaboris en universitata kliniko de Kolozsvár. En 1876 li estis nomumita privata profesoro, en 1880 publika eksterordinara profesoro kaj katedrestro. En 1893 epidemio pri ĥoleroj okazis, li gvidis la stabon kontraŭ la malsano, poste li ricevis ordenon. En 1901 li ricevis la rangon kortega konsilisto. Li pensiuliĝis en 1911, poste li translokiĝis al Budapeŝto, samtemple li nobeliĝis. Li mortis en Budapeŝto sed li estis entombigita en Kolozsvár.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

La origina monumento pri Zsigmond Purjesz
  • A kórisme megállapítására szükséges vizsgálati módszerek (1874) - la unua hungarlingva verko pri internaj malsanoj
  • Különös kór- és gyógytan kézikönyve (1874)
  • A belgyógyászat tankönyve. (1885, 1889, 1894)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]