Zsigmond Purjesz (pli maljuna)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Zsigmond Purjesz [ĵigmond purjes], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Purjesz Zsigmond estis hungara kuracisto, kuracisto pri internaj malsanoj, medicinhistoriisto.

Zsigmond Purjesz naskiĝis en 1845 en Szentes. Li mortis la 17-an de februaro 1896 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Purjesz akiris kuracistan diplomon en Universitato de Pest en 1869 (sed li lernis ankaŭ en Universitato de Vieno). En la sekva jaro li eklaboris en universitata kliniko de Pest (urbo) ĉe Frigyes Korányi. Ekde 1873 ĝis sia morto li redaktis Orvosok Zsebnaptára (=Poŝkalendaro de kuracistoj). En 1877 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato. Li okupiĝis multe pri historio de pratempa medicino-historio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gyógyászati vényzsebkönyv a bel- és külbetegségekre, valamint a szem-, fül- és bőrbajokra nézve (1867, 1877) - tradukaĵo
  • A sebészi kór- és gyógytan alapvonalai (1874, 1877) - tradukaĵo
  • Az Ebers-féle orvosi papyrus (1876)
  • A belgyógyászat tankönyve orvosnövendékek és gyakorló orvosok számára (1885, 1889, 1894) - studenta lernolibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.