Zsigmond Vajda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

VAJDA Zsigmond estis hungara pentristo naskita en Bukareŝto la 11-an de majo 1860 kaj mortinta en Budapeŝto la 22-an de majo 1931

Kariero[redakti | redakti fonton]

Vajda estis disĉiplo de 1878 en Modeldesegna Lernejo de Bertalan Székely kaj Károly Lotz, poste post studoj en Munkeno li prezentis ĝenrojn (Bál után (Post balo), Rabszolganő (Sklavino) katp.) kaj historitemajn pentraĵojn (Erzsébet Szilágyi ktp.). Li famiĝis ĉefe pro siaj murpentaĵoj (freskoj por parlamentejo en stilo de Bertalan Székely). Li dekoraciis plurajn ĉefurbajn kaj provincajn publikajn konstruaĵojn kaj privatajn domojn (Bp. Széchenyi banejo, Szegedi Városháza (urbodomo) ktp.). En 1907 li organizis retrospektivan ekspozicion en salono Kálmán Könyves, en 1921 en Nemzeti Szalon. Li gajnis plurajn premiojn (1898: Lotz-premio).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]