Zsolt Horváth (1969)
Zsolt Horváth (1969) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de marto 1969 (55-jaraĝa) en Veszprém |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Katolika Universitato Pázmány Péter (2002–2004) Katolika Universitato Pázmány Péter (1997–2002) Gimnastika Universitato de Budapeŝto (1993–1996) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Zsolt Horváth [ĵolt horvAt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horváth Zsolt estas hungara juristo, politikisto, parlamenta deputito.
Zsolt Horváth[1] naskiĝis la 29-an de marto 1969 en Veszprém (urbo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsolt Horváth estis edukita en Szentkirályszabadja, li maturiĝis en mezlernejo en urbo Veszprém en 1987. Inter 1991–1993 li estis televida prezentisto en Veszprém, poste li akiris diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1996, poste juran diplomon en Katolika Universitato Péter Pázmány en 2002. Post la jura diplomo li laboris 3 jarojn en advokata kontoro en Veszprém. Intertempe en 2004 li akiris diplomon pri eŭropa juro kaj post 2 jaroj plian juran diplomon. En 2005 li aliĝis al Fidesz, inter 2006 kaj 2014 li estis parlamentano. Lia edzino naskis unufoje.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM24460 hungarlingva datenaro de muzeo