Zsolt Pozsgai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsolt Pozsgai
Zsolt Pozsgai
Zsolt Pozsgai
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1960 (1960-09-20) (63-jaraĝa)
en Pécs
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo verkistoteatra reĝisorofilmreĝisoroscenaristofilmproduktoro
TTT
Retejo http://hostdesign.hu/pzsg2/
vdr

Zsolt Pozsgai [ĵolt poĵgai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pozsgai Zsolt estas hungara dramisto, reĝisoro, scenaristo. Lia pseŭdonimo estis Giorgio Pianosa.

Zsolt Pozsgai[1][2] naskiĝis la 20-an de septembro 1960 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsolt Pozsgai maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li ne plulernis, sed aventureme li havis variajn profesiojn. Ekde 1982 li havis malaltan postenon en Nacia Teatro (Pécs). Inter 1985 kaj 1988 li studis en Universitato Janus Pannonius, sed sen diplomo poste li fondis libroeldonejon en Budapeŝto, kiun li gvidis ĝis 1995. Intertempe en 1992 li akiris redaktoran licencon. Lia unua dramo estis prezentita en 1998, poste ĝis 2016 ĉirkaŭ 70 liaj teatraĵoj estis videblaj, eĉ ankaŭ eksterlande. Plej ofte li mem estas ankaŭ la reĝisoro. Li kontribuis ankaŭ eseojn, studojn, ankaŭ tradukis kaj mallongtempe li estis en pluraj teatroj dramaturgo, arta gvidanto. Baldaŭ li interesiĝis pri filmoj. Li ricevis premiojn inter 1992-2021. Lia edzino naskis 2 filinojn en 1988 kaj 1989.

Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Mihály Babits: A gólyakalifa (2001)
  • Zsolt Pozsgai: A kölyök (2011)
  • Zsolt Pozsgai: Én és Richard Burton (2020)

Liaj aliaj teatraj laboroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj filmaj scenarlibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Viaszmadár (televida filmo, 1982)
  • Éretlenek (televida serio, 8 epizodoj, 1996)
  • Csendkút (2007) - ankaŭ reĝisoro
  • Megszállottak (2018) - ankaŭ reĝisoro
  • Magyar Golgota (2021) - ankaŭ reĝisoro

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Földindulás (televida filmo, 2014)
  • Darking Way (2021)

Liaj dramoj libroforme (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szeretlek, színház (2001)
  • Szüzek és szörnyek (2013)
  • Beszélnek bennem (2020)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]