Zugliget

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La plej impona finhaltejo de la mondo en Zugliget

Zugliget estas kvartalo en Budapeŝto en distrikto Hegyvidék ĉe piedo de Monto János. Ĝi estas geografie valo.

Enirejo de kampadejo kun malnovaj tramoj

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la mezepoko tiu teritorio ankoraŭ ne havis nomon, ĉar arbaro kovris ĉion seninterrompe kun la ceteraj montoj kaj valoj. La arbaro estis riĉa je sovaĝbestoj, eĉ Matiaso la 1-a (Hungario) ĉasadis tie. La baldaŭa germana vorto Sauwinkel aludas al porko, multe da aproj vivis en la arbaro. En la 18-a jarcento aperis jam agrikulturaj bienoj, ĉefe vitejoj. Mapo kreita pri Zugliget dum regado de Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio) prezentas jam 8 domojn. Ekde la 19-a jarcento ankaŭ turistoj ekskursadis tie ĉi. Paŝo post paŝo oni konstruis feriajn domojn, oni malfermis restoraciojn, poste eĉ loĝis ankaŭ konstantaj loĝantoj. Por solvi la trafikon en 1832 omnibuso, en 1868 ĉevaltira tramo ekfunkciis. En 1896 la unua bazlernejo ekfunkciis, en la sama jaro anstataŭ la ĉevaltira tramo jam ordinara tramo funkciis. Oni deklaris la traman finhaltejon la plej impona finhaltejo de la mondo [1].

Malsupra enirejo de aertelfero en Zugliget

En 1873 Zugliget jam estis parto de nove fondita urbo Budapeŝto. Tiutempe jam la agrikulturado retiriĝis, en Zugliget oni loĝis jam amase. En la 1910-aj jaroj oni konstruis imnponan preĝejon. Ekde 1977 anstataŭ tramo aŭtobuso trafikas.

En 1989 ĉe preĝejo Zugliget orientgermanoj ariĝis. Ili tie loĝis helpe de Hungara Malta Helpservo. Fine Gyula Horn deklaris, ke la orientgermanoj rajtas forlasi Hungarion al limo de Aŭstrio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Simbolo de Zugliget estas la trama finhaltejo, en la proksimeco kampadejo funkcias kun aertelfero. En Zugliget estas videbla ekzemple Preĝejo Sankta Familio (Hegyvidék), Arta Universitato Moholy-Nagy, ambasadorejo de Kanado. Zoltán Jékely en 1939 verkis romanon kun titolo Zugliget.

Fontoj[redakti | redakti fonton]