Zygmunt Balicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zygmunt Balicki (naskiĝis la 30-an de decembro 1858 en Lublin, mortis la 12-an de septembro 1916 en Petrogrado) – pola sociologo, publicisto, politikisto kaj unu el ĉefaj ideologoj de Nacia Demokratio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li edukiĝis en Vira Gimnazio en Lublin, kiun finis en 1876. Studis sciencojn pri la socio en Peterburga Universitato, Zuriko kaj Ĝenevo, akirante gradon de doktoro pri juro. Li estis politika aktivulo, sociologo kaj publicisto, unu el la unuaj ideologoj de la pola nacia movado. En 1887 fondis Asocion de Pola Junularo „Zet”. La 3-an de januaro 1891 edziĝis al Gabriela Iwanowska. En 1893 kunlabore kun Roman Dmowski fondis Nacian Ligon kaj Nacian-Demokratian Partion, fonditan en 1897. En la broŝuro „Nacia egoismo rilate al etiko” diferencigis la etikon de ideoj disde la etiko de idealoj inklinante sin al certa morala relativismo favore al atingo de difinitaj naciaj celoj. Post eksplodo de la unua mondmilito ekstaris flanke de Triopa Entento. Li apogis kreon de legioj ĉe la Armeo de Rusa Imperio. Responde al deklaracio de ĉefkomandanto de la rusa soldataro grandprinco Nikolaj Nikolajeviĉ el la 14-a de aŭgusto 1914, subskribis dankan telegramon, proklamantan interalie, ke sango de la filoj de Pollando, verŝita kune kun sango de la filoj de Rusio en la batalo kontraŭ la komuna malamiko, iĝos la plej granda garantio de nova vivo en paco kaj amikeco de la du slavaj nacioj. Kune kun Wiktor Jaroński estis ideodonanto de la kreo de polaj militistaj unuoj, kiuj estis partoprenontaj batali apud la rusa armeo (Puławski-Legio). Li estis membro de Organiza Komitato de Polaj Legioj, formiĝantaj apud la rusaj soldataroj en 1915.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hedonizm jako punkt wyjścia etyki (Hedonismo kiel elirpunkto de etiko) (1900)
  • Liberalizm i demokratyzm (Liberalismo kaj demokratio) (1886)
  • Parlamentaryzm: zarys socylologiczny (Parlamentismo: sociologia skizo), volumo 1-2 (1900, 1906)
  • Egoizm narodowy wobec etyki (Egoismo rilate al etiko) (1903)
  • Metody nauk społecznych i ich rozwój w XIX stuleciu (Metodoj de sociaj sciencoj kaj ilia evoluo en la 19-a jarcento) (1903)
  • Psychologia Społeczna (Socia psikologio) (1912)
  • Z doby przełomu myśli narodowej (El turnotempo de la nacia penso) (1916)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Zygmunt Wojciechowski, en: Polski Słownik Biograficzny (Pola Biografia Vortaro), 1-a volumo, Polska Akademia Umiejętności, Krakovo 1935, p. 233–236. Reprintaĵo: Ossolineum, Kraków 1989, ISBN 83-04-03484-0