Zénobe-Théophile Gramme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zénobe-Théophile Gramme
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1826 (1826-04-04)
en Jehay
Morto 20-an de januaro 1901 (1901-01-20) (74-jaraĝa)
en Bois-Colombes
Mortokialo cirozo
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo fizikistoinventisto
vdr
Zénobe Gramme, Skulptaĵo de Mathurin Moreau por la franca "Musée des Arts et Métiers"
Ringo de Pacinotti-Gramme

Zénobe Théophile GRAMME (Jehay-Bodegnée, 4-a de aprilo 1826 - Bois-Colombes, 20-a de januaro 1901) estis belga elektra inĝeniero.

Li edukiĝis kiel ĉarpentisto en Lieĝo. En 1856 li translokiĝis al Parizo, kie li laboris por Heinrich Ruhmkorff, produktanto de elektromagnetaj aparatoj. Li plukonstruis la maŝinon de Hippolyte Pixii.

En 1869 li inventis dinamon kiu estis kapabla generi multe pli altan tension ol la ĝis tiam konataj dinamoj.

Por produktigi sian aparaton, li fondis kune kun la franca inĝeniero Hippolyte Fontaine la kompanion La Société des Machines magnéto-électriques Gramme en 1871. Tiu ĉi fabriko specialiĝis en dinamoj kaj elektraj generatoroj. La estonteco de la dinamo fariĝis promesplena pro la malkovro de la transportebleco de elektro fare de Fontaine. Li malkovris hazarde dum la monda ekspozicio en Vieno en 1873 ke eblis transporti elektron plurajn kilometrojn. Ĝis tiam la generatoro staris tie kie oni bezonis la elektron. Post la malkovro eblis distance, en centra loko, meti la generatoron.

Gramme mortis en la franca Bois-Colombes. Lia korpo estas enterigita en la tombejo "Cimetière du Père-Lachaise" en Parizo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]