Seiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seiko
publika kompanioregistrita markonegoco vd
Dum 1881 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo K. Hattori & Co.
Jura formo japania akciofirmao
Fondintoj Kintaro Hattori vd
Sidejo Ginza
Lando Japanio
Agokampo horloĝobrakhorloĝo
ISIN-kodo JP3414700009
filiaj kompanioj Seiko Instruments • Wako vd
Posedataj kompanioj Grand Seiko vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La Seiko holdinga korporacio (japane セイコーホールディングス株式会社, Seikō Gurūpu kabushiki gaisha; angle Seiko Holdings Corporation), konata kiel Seiko (prononcita sey-koh) estas japana produktanto de horloĝoj, brakhorloĝoj, elektronikaj aparatoj, duonkonduktaĵoj, juvelaĵoj kaj optikaj produktoj. Fondita en 1881 fare de Kintarō Hattori en Tokio, Seiko lanĉis la unuan komercan kvarcan brakhorloĝon de la monda en 1969 [1][2].

Seiko restas kiel unu el la plej konata horloĝmarkoj en la mondo [3].

Historio[redakti | redakti fonton]

La malnova ĉefsidejo de la firmao en la distrikto Ginza, Tokio. Nuntempe funkcias kiel la ĉefa horloĝbutiko de Seiko en la grandurbo
Seiko-horloĝo de la serio Granda Kvarco, 1978
Seiko -titana kronografhorloĝo

La kompanio Seiko estis fondita en 1881, kiam Kintarō Hattori malfermis butikon de horloĝoj kaj juvelejoj nomitan "K. Hattori" en la najbareco Ginza de Tokio. En 1892, dek unu jarojn poste, li komencis produkti murhorloĝojn kiuj portis la nomon Seikosha. Laŭ la oficiala historio de la firmao, la signifoj de la vorto "seiko" en la japana estas: rafinita, minuto aŭ sukceso. En 1917 la firmao estis integrigita por la unua fojo sub la nomo "K. Hattori & Co. Ltd". La firmao ŝanĝis sian nomon en 1983 al "Hattori Seiko Co., Ltd" kaj en 1990 por Seiko. Komence de la 21-a jarcento, la firmao spertis organizan ŝanĝon kaj estis dividita en filiojn (kiel ekzemple la Seiko-brakhorloĝfirmao kaj la Seiko-murhorloĝfirmao) kaj en 2001 iĝis la holdingo. Ekde 1-an de julio 2007, ĝi funkciigas sub sia nuna nomo.

La unuaj horloĝoj fabrikitaj sub la nomo Seiko komencis esti surmerkatigitaj en 1924. En 1969 Seiko prezentis la modelon "Astron", kiu estis la unua komerce surmerkatigita brakhorloĝo de la mondo kun kvarcmovado. Kiam ĝi unue estis vendita, ĝi estis prezigita la sama kiel mezgranda aŭto. Poste Seiko ankaŭ estis la unua en la mondo se temas pri surmerkatigi kronografhorloĝojn bazitajn sur kvarcmekanismo. En 1985 Seiko kaj la Orient-horloĝfirmao establis komunan fabrikon.

Seiko estas precipe konata pro siaj brakhorloĝoj, ĉiuj el kiuj estas produktitaj en siaj fabrikoj [4]. Seiko kaj Rolex estas la nuraj du horloĝaj firmaoj konsideritaj esti vertikale integrigitaj [5]. Seiko estas kapabla desegni kaj evoluigi ĉiujn erojn de horloĝo, tiel kiel kunmeti, ŝanĝi, inspekti kaj ekspedi ilin en-domo. La mekanikaj horloĝoj de Seiko konsistas de proksimume 200 partoj kaj la firmao havas la teknologion kaj produktadaj servoj por desegni kaj fabriki ĉiujn de ĉi tiuj partoj en-domo [6].

Seiko produktas brakhorloĝojn kun kvarcmekanismo kaj mekanika mekanismo en granda preza gamo. La malmultekostaj horloĝoj de la firmao estas venditaj por ĉirkaŭ 45 usonaj dolaroj kaj la plej multekosta horloĝo produktita estas vendita por ĉirkaŭ 550 mil dolaroj. Seiko-horloĝoj kun mekanika mekanismo estas avidita de kolektantoj, komencante de la plej ofta "5" serio (tiel nomata pro la kvin ecoj de la horloĝo: ŝokorezisto, akvorezisto, aŭtomata, semajntaga kaj dato-montrilo [tago de la monato]), la aŭtomata kronometroserio, la "Bell-Matic" kaj la luksaj serioj Credor, King Seiko kaj Grand Seiko. Seiko kinetaj horloĝoj (en kiuj mekanika mekanismo movita per manmovoj disponigas elektran energion al la kvarcmekanismo) konsistigas grandan parton de la vendado de la firmao komence de la 21-a jarcento.

Seiko ne surmerkatigas la samajn modelojn en ĉiuj regionoj de la mondo kaj en iuj regionoj de la mondo estas venditaj modeloj kiuj ne haveblas en aliaj landoj. Seiko ankaŭ produktas diversajn aliajn elektronikajn produktojn. Ekzemple, en la 1980-aj jaroj ĝi produktis sintezilojn kaj nuntempe Seiko produktas metronomojn.

Seiko ankaŭ produktas aliajn elektronikajn ekipaĵojn. En la 1980-aj jaroj, la firmao produktis kelkajn ciferecajn sintezilojn, kiel ekzemple Seiko DS-250. Hodiaŭ, la muziksekcio produktas metronomojn kaj voĉinstrumentojn.

En arto kaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj Seiko-horloĝoj estis portitaj fare de Roger Moore kiel James Bond en kvar filmoj de 1977 ĝis 1985. Sean Connery ankaŭ uzis Seiko kiel Bond en Never say never again de 1983. Jason Bourne uzas Seiko-krongrafon en la libro The Bourne Identity de Robert Ludlum.

Oficiala horloĝo[redakti | redakti fonton]

Seiko-horloĝoj estis utiligitaj kiel la oficiala horloĝo en multaj sporteventoj, inkluzive de:

Galerio[redakti | redakti fonton]

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The History of Seiko Through 12 Milestone Seiko Watches. EBNER PUBLISHING INTERNATIONAL, INC. (20 January 2021). Arkivita el la originalo je 25 November 2021.
  2. Our Heritage. Seiko Watch Corporation. Arkivita el la originalo je 3 April 2022.
  3. Seiko (japane). Jewelry Paris Inc. (12 February 2021). Arkivita el la originalo je 24 February 2021. Alirita 3 February 2023.
  4. "Seiko sets its sights on high-quality mechanical market", September 28, 2015.
  5. Go Behind the Scenes of One of the Most Impressive Watchmaking Operations in the World. Gear Patrol, LLC. (8 February 2018). Arkivita el la originalo je 3 December 2022. Alirita 3 February 2023.
  6. Seiko Quality (japane). Seiko Group Corporation. Arkivita el la originalo je 3 February 2023. Alirita 3 February 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]