Kalvinana preĝejo (Gyomaendrőd)
Kalvinana preĝejo de Gyomaendrőd | ||
---|---|---|
Kalvinana preĝejo en Gyomaendrőd
| ||
reformed Christianity church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Gyomaendrőd | |
Geografia situo | 46° 56′ 21″ N, 20° 49′ 50″ O (mapo)46.939253620.8306773Koordinatoj: 46° 56′ 21″ N, 20° 49′ 50″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | kalvinismo | |
provinco | Békés | |
Dato de konsekro | 1813 | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Enhaveco | preskaŭ 1000 sidlokoj | |
Longo | 40 m | |
Larĝo | 20 m | |
Alto | 55 m (turo); kupolo 15 m | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La Kalvinana preĝejo estas impona religia monumento historia en Hungario, en urbo Gyomaendrőd (iam en Gyoma).
Historio
[redakti | redakti fonton]Depost falo de liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a en la iama Gyoma vivis nur kalvinanoj. Ili nature havis preĝejon. Turo de la nun videbla kirko estis konstruita en 1791 al la malnova preĝejo, la nova navo nur ekde 1803. La orgeno estis farita en 1853, ĝi estis translokita en 1938, renovigita en 1980.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en korto, en la korto oni plantis arbojn (abiojn, kverkojn, eŭropaj taksusoj, buksojn). Nuntempe la arboj plene kovras la preĝejon, en la panoramo nur la pintoturo estas videbla. En mezo de la fasado estas la turo. La navo estas brikoforma kaj plene mankas absido. La pordo estis skulptita el ligno en 1938. Interne la galerio estas duetaĝa kaj volbarka. La muroj estas pentritaj en 3 koloroj: blanka, ora, ruĝa.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1][rompita ligilo]
- [2] Arkivigite je 2016-11-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj