Malnova kalvinana preĝejo (Vác)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnova kalvinana preĝejo de
Vác
Malnova kalvinana preĝejo en Vác
Malnova kalvinana preĝejo en Vác
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vác
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17841785
Specifo
Enhaveco 390 sidlokoj
Longo 23,4 m (interne)
Larĝo 9,5 m (interne)
Alto 37 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Malnova kalvinana preĝejo estas religia monumento historia en urbo Vác (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Disetendiĝo de la reformacio okazis en Hungarlando ĝuste dum la kontraŭturkaj bataloj. En Vác longe daŭris dominado de turkoj, sed ili permesis la kalvinismon. Tio estis en la malfrua 16-a jarcento. Stefano Bocskai donis la katolikan kirkon al la kalvinistoj en 1604, ili havis ĝin ĝis 1619. En la 17-a jarcento foje la turkoj, foje la Habsburgoj regis en la urbo. Dum periodoj de aŭstroj-hungaroj la protestantoj estis forpelitaj, ĉefe ekde 1686, kiam finiĝis la turka erao. Nur en 1781 laŭ nova leĝo la kalvinistoj havis eblecojn, ili konstruis lignan preĝdomon. La nun videbla preĝejo ekfunkciis en 1785. Komence estis sonorilostablo, la turo konstruiĝis en 1794. La orgeno estis farita en 1878. La turo estis trafita en 1944, sed rekonstruita en la sekvaj jaroj. Renoviĝo okazis en 1991.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas laŭ en korto. En mezo de la fasado la kvadrata turo plene reliefas kun bulba pinto. Interne laŭ la kutimoj la muroj estas blankaj. La predikejo estis farita en 1784.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.