Placo de Sankta Marko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo de Sankta Marko
placovidindaĵo • konstruaĵaro [+]

LandoItalio

SituoVenecio
- koordinatoj45° 26′ 2″ N, 12° 20′ 17″ O (mapo)45.43412.338Koordinatoj: 45° 26′ 2″ N, 12° 20′ 17″ O (mapo)

Longo175 m
Larĝo82 m
Areo14500 m²
Poŝtkodo30100 [+]

Placo de Sankta Marko (Venecio)
Placo de Sankta Marko (Venecio)
DEC
Map
Placo de Sankta Marko
Vikimedia Komunejo:  Piazza San Marco (Venice) [+]
vdr
Placo de Sankta Marko inter 1890 kaj 1900, dekstre la Baziliko Sankta Marko kaj maldekstre la Venecia Horloĝturo.
Placo de Sankta Marko kun la Baziliko Sankta Marko kaj la samnoma sonorilturo campanile.
Placeto Sankta Marko vidita el la Baziliko

La Placo de Sankta MarkoPlaco Sankta Marko (itale Piazza San Marco) situanta en Venecio, estas unu el plej gravaj placoj en Italio, fame rekonata tutmonde pro sia belo kaj arkitektura integreco, kaj la plej granda placo de Venecio. Ĝi estas la ununura loko urba de Venecio kiu plenumas la nomon de placo, ĉar la aliaj lokoj kun formo de placo estas propre difinitaj kiel campi. Ties ĉefa kerno havas trapezoidan formon kaj estas 170 metrojn longa: krome estas aliaj areoj. Ĝi estas nomata ankaŭ antonomazie kiel "la Piazza" aŭ kromnome kiel "il salotto d'Europa".

Ĝi divideblas en tri areoj nome la propra Placo Sankta Marko, la Placeto Sankta Marko (Piazzetta San Marco) pli suda antaŭ la Doĝo-palaco kaj la Placeto de la Leonetoj (Piazzetta dei Leoncini) nordoriente kun oficiala nomo dediĉita al la papo Johano la 23-a.

La Placo de Sankta Marko en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Venecion kun kvin grandaj vidindaĵoj el kiuj aludoj al Baziliko de Sankta Marko, la Horloĝturo, la Ĉefa Placo, la Granda Kanalo kaj la Ponto Rialto:

Citaĵo
 
Ambaŭ alvenas fluge al Venecio milonda,
kie senĉesa miro povas defali neniam.
-Jen tie Baziliko de Sankta Marko frisora,
la Horloĝturo, Ĉefa Placo ĉe l'Granda Kanalo,
kiu surborde plenas per domoj arke vidlogaj
kaj jen kun galerioj marmora Ponto Rialto.[1] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giulio Lorenzetti, Venezia e il suo estuario, Trieste, Edizioni Lint, 1996.
  • Franca Semi, Gli "Ospizi" di Venezia, Venezia, Helvetia, 1983.
  • Giuseppe Tassini, Edifici di Venezia distrutti o volti ad uso diverso da quello a cui furono in origine assegnati, Venezia, Libreria Editrice Filippi.
  • Alvise Zorzi, Venezia Scomparsa, Milano, Arnoldo Mondadori Editore, 2001, ISBN 88-04-49545-6.
  • Michela Agazzi, Platea Sancti Marci, i luoghi marciani dall'XI al XIII secolo e la formazione della piazza, Venezia, Comune di Venezia, 1991.
  • Manuela Morresi, Piazza San Marco, istituzioni, poteri e architettura a Venezia nel primo Cinquecento, Milano, Electa, 1999.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]