Preĝejo Ĉieliro de Maria (Nagykanizsa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagykanizsa
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Kaposvár
dekanujo Nagykanizsa
paroĥo loke
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Nagykanizsa, en loĝkvartalo "Miklósfa," kiu estis memstara vilaĝo ĝis 1981. La urbocentro troviĝas 4 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo havis kirkon jam dum la mezepoko, kiu estis dediĉita al Sankta Nikolao. Ekde 1566 la turkoj ofte faris detruojn en la vilaĝo, fine ĝi senhomiĝis en 1593. La nun videbla baroka preĝejo estis konstruita en 1765. La orgeno estis farita en 1941. Plena renoviĝo okazis inter 1997-2000, samtempe nova orgeno alvenis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en herba-arba teritorio. Apud la kirko krucifikso estas videbla. La konstruaĵo konsistas el 4 duoncirkloj kun meza kupolo, fine malgranda sakristio aldoniĝas al la kirko. La baza formo estas greka kruco. En supro de la kupolo malgranda turo kun bulboforma pinto estas videbla. La duoncirklaj partoj havas malgrandajn ovalajn fenestrojn. La enireja pordo estas ornamriĉa. Interne la ĉefaltaro jam estis farita en la 20-a jarcento. La kupola fresko prezentas Ĉieliron de Maria kun koruso de anĝeloj kaj Sankta Triunuo. Ĉe la duoncirklaj kupoloj diversaj simboloj estis pentritaj. Ĉe la ĉefaltaro estas statuoj pri Sankta Jozefo kaj sankta Francisko el Asizo. Estas ankaŭ 2 flankaj altaroj. Menciindas statuoj pri Sankta Antonio el Padovo, Tereza de Lisieux kaj Sankta Rita.

Kermeso okazas la 15-an de aŭgusto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]