Grek-katolika preĝejo Egido de Dionaskanto (Debrecen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Egido de Dionaskanto
Preĝejo Egido de Dionaskanto en Debrecen
Preĝejo Egido de Dionaskanto en Debrecen
Greek Catholic church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Debrecen
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito rutena grek-katolika eklezio
provinco Hajdú-Bihar
Dato de konsekro 1910
Konsekrinto episkopo Gyula Firczák
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Preĝejo Egido de Dionaskanto estas grekokatolika historia monumento en Hungario, en urbo Debrecen. Ĝi estas sidejo de metropolito.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1899 la grekokatolikoj de Debrecen apartenis al Hajdúdorog. En la sekva jaro jam kapelo funkciis en luita ĉambro. La preĝejo estis konstruita inter 1907 kaj 1910. Antaŭ komenco de la 1-a mondmilito la administracio ricevis pakaĵon, kiu eksplodis. 3 homoj mortis, aliaj vundiĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ placo formanta grekan krucon. La fasado estas malsimetria, la turo altiĝas maldekstre. Ĝi estas kvadrata en la suba parto, pli supre ĝi transformiĝas al oklatera turo. La turopinto estas kupolo. Ornamaĵoj de la fasado estas la granda fenestrorozo kaj timpanoj en 3 niveloj. La konstruaĵo en la centro havas grandan kupolon. La absido estas plurlatera kaj iomete malpli alta kaj larĝa, ol la navo. Interne estas signifaj diferencoj de la ceteraj grekokatolikaj preĝejoj, ĉi tie mankas ikonostazo sed estas benkoj por sidi kaj orgeno. La altaro kaj predikejo estas originaj, sed la origina altara bildo pri Egido de Dionaskanto estis forigita en 1950, la posta pentraĵo prezentas la reviviĝantan Kriston. Ferenc Lohr pentris la freskon en la sanktejo pri Egido de Dionaskanto. La navo estis pentrita en 1950-1958 fare de Géza Szegedi Molnár. Menciindaj ankaŭ la vitraloj.

Kermeso okazas en la 1-an de oktobro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo en 1937
Flanko de la preĝejo en 1939
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.