Gyula Firczák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula Firczák
Gyula Firczák
Gyula Firczák
Persona informo
Naskiĝo la  26-an de aŭgusto 1836(nun 1836-08-26)
en Hungario Horlyó (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 1-an de junio 1912
en Hungario Ungvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr

Gyula Firczák [djula fircAk], rutene Юлий Фирцак, laŭ hungarlingve kutima nomordo Firczák Gyula estis hungaria grek-katolika pastro, episkopo, teologo, parlamentano.

Gyula Firczák[1][2] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1836 en Horlyó (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Ĥudljovo en Ukrainio), li mortis la 1-an de junio 1912 en Ungvár (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Firczák supozeble apartenis al la rutena minoritato de la reĝlando. Li frekventis bazlernejon en Munkács, gimnaziojn en Ungvár, Szatmár kaj Kassa, seminarion en Vieno ekde 1855. Fine li doktoriĝis kaj pastriĝis en 1861. Hejmenveninta li ekinstruis en teologia liceo de Ungvár. Ekde 1863 li studvojaĝis al okcidenteŭropaj landoj. En 1875 li estis ankaŭ lernejestro, en la sekva jaro liceestro. Liaj pastraj rangoj altiĝis (kanoniko en 1876, titulara abato en 1879, preposto en 1886). Li estis elektita parlamenta deputito en 1887, tial li forlasis la instruadon kaj vivis plu plej ofte en Budapeŝto. En 1891 li estis nomita episkopo, samtempe li estis levita al senato. Li multe strebis pri eduko de rutenoj kaj li estis motoro de ekonomia helpo de rutenoj. Li edziĝis antaŭ la pastriĝo, sed post 15 monatoj li vidviĝis.

Gyula Firczák

Liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Excerpta theologiae fundamentalis
  • Escerpta theologiae specialis
  • pluraj paroladoj aŭ artikoloj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]