Preĝejo Koro de Jesuo (Dombóvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Dombóvár
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Dombóvár
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dombóvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
dekanujo Dombóvár
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko, novbaroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La paroĥa preĝejo Koro de Jesuo estas romkatolika historia monumento en urbo Dombóvár (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ eklezia fonto en Dombóvár estis kirko jam en 1332, kiun la turkoj detruis en la 16-a jarcento. Pli nova preĝejo estis konstruita en 1725, poste malkonstruita kaj pli nova kirko konstruiĝis en 1757. Oni malkonstruis la absidon en 1949 kaj krucnavo estis konstruita, la sakristio pligrandigita, la enirejo trametita. En 1962 renovigaj laboroj okazis, la dua turo estis preta en 1983, tiutempe la interna parto renoviĝis. La orgeno estis farita en 1967.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en la urbocentro laŭ la ĉefvojo kaj placo. La kirko havas T-formon. La fasado estas simetria (tio estas piedo de la T-majusklo), meze la enirejo funkcias. La plej supre timpano estas videbla. La krucnavo finiĝas ambaŭflanke kun turoj. La altaroj kaj predikejo estis faritaj ĉirkaŭ 1760.

Kermeso okazas je festo de Sankta Koro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.