Preĝejo Koro de Jesuo (Kaposvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Kaposvár
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo en Kaposvár
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kaposvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
Dato de konsekro 1927
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Gyula Petrovácz
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 19251927
Specifo
Longo 42 m
Larĝo 12,5 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Koro de Jesuo (vaste konata kiel Kirko de Herooj) estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en ekstera urboparto de Kaposvár, kie funkcias la sukeroproduktejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Kaposvár ekde 1894 funkcias sukerproduktejo, post jaroj ankaŭ loĝdomoj konstruiĝis. Por la loĝantoj oni volis konstruis preĝejon, kiu estis konstruita en la 1920-aj jaroj samtempe kune kun la paroĥejo. La preĝejo ricevis paroĥan titolon en 1929 (kiel la 2-a paroĥo de Kaposvár). La orgeno alvenis en 1932.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en parko inter arboj. La fasado estas simetria, malsupre estas la enirejo, antaŭe ŝtuparo etendiĝas. La unusola turo altiĝas kaj iomete reliefas en mezo de la fasado. Malantaŭ la turo la ĉefnavo etendiĝas kun krucnavo. La sanktejo kaj ambaŭ finaĵoj de la krucnavo estas duonrondaj. Interne la muroj havas freskojn (pentritajn en 1948 kaj 1949). Hugó Johan kreis la vitralojn. La ĉefaltaro kaj la predikejo estis faritaj el marmoroj.

La loka pastro en 1932 sukcese kampanjis, ke nomo de la kirko estu ankaŭ Kirko de Herooj, tial estas videblaj pluraj memortabuloj pri falintaj soldatoj, en 2015 antaŭ la konstruaĵon oni metis monumenton pri herooj.

Kermeso okazas en la 3-an de junio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]