Preĝejo Sankta Sebastiano (Zalaegerszeg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Sebastiano
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zalaegerszeg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Veszprém
dekanujo Zalaszentgrót
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 16 m
Larĝo 5 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo martiro Sankta Sebastiano estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Zalaegerszeg, en loĝkvartalo Csácsbozsok [ĉAĉboĵok], kiu dum la mezepoko estis memstara vilaĝo Csács.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Romanika kirko kun duonronda absido en Csács estis konstruita supozeble ĉirkaŭ en 1330 (aŭ pli frue en la 13-a jarcento). Oni pligrandigis la preĝejon en la 15-a jarcento kun turo, navo, pilieroj kaj multlatera sanktejo. En 1532 ĝi bruldetruiĝis, poste pro la kontraŭturkaj bataloj la kirko ricevis malmulte da zorgoj. En 1741 ĝi estis renovigita laŭ baroko. En la 19-a jarcento oni konstruis porĉon antaŭ la turon. Plena restaŭro okazis en 1895. Oni malkaŝis la mezepokajn partojn per trakonstruoj en 1930, sed inter 1975-1977 oni restarigis ilin kaj oni konstruis modernajn sakristiojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola, sed apude troviĝas la modernaj sakristiaj ĉambroj kun selaj tegmentoj. Apud la preĝejo estas ŝtona kruco el la 19-a jarcento kaj monumento pri falintoj dum la mondomilito. La fasado estas malofte en Hungario pro la alkonstruita porĉo. Okulfrapas la timpano. En proksimeco de la turo estas ekstere ŝtuparejo al la galerio. En flanko de la navo estas enmurita pordo. La absido estas oklatera. Interne oni malkovris freskojn el la 18-a jarcento. La plej bela prezentas Sanktan Sebastianon, tio estas nun la altara bildo. En 2002 ĝi estis restaŭrita.

Kermeso okazas en la 20-a de januaro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.