Bazilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bazilio

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: Ocimo Ocimum
Specio: O. basilicum
Ocimum basilicum
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La bazilio (Ocimum basilicum), estas specio de ocimo.

En la kuirarto uzatas la freŝaj aŭ sekigitaj folioj de la planto. Bazilio fajnigas ĉefe saŭcojn, supojn, salatojn, kukumojn, tomatojn kaj pastaĵojn. Oni enmetu ĝin nur je la fino de la kuirado.

Parenco, la Sankta Bazilio (Ocimum tenuiflorum), estas sankta planto en Barato.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Bazilio estas unujara planto ĝis 60 cm alta, kun ovalaj kontraŭaj folioj inter 2 kaj 5 centimetrojn longaj. La folia koloro varias inter pala verdo al intensa verdo, eĉ viola aŭ purpura koloro ĉe iuj variaĵoj. La rektaj, disbranĉaj tigoj havas kvadratan sekcon samkiel multaj lamiacoj kaj emas iĝi lignecaj kaj foliecaj.

La malgrandaj floroj, blankaj aŭ rozkoloraj, havas petalaron de kvin neregulaj petaloj. Estas kvar stamenoj, flavaj. La floroj grupiĝas en infloreskoj en foliaj akseloj.

La semoj estas malgrandaj, longecaj kaj nigraj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]