Saltu al enhavo

Veluro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Velura kortega vestaĵo (burgo Meersburg ĉe la Konstanca Lago)

Veluro estas ŝtofo produktata per teksado. Dua vefto- aŭ varpo-fadeno estas enmetita. Tiu ĉi fadeno formas maŝojn, kiuj rezultigas post sia distranĉado la karakterizan fenotipon. La deir-materialo povas esti silko, kotono, tolo, lanoplastoj, ekz.: poliestero, nilono. En Eŭropo veluro jam aperis en la 13-a jarcento en Italio kiel kovrilo (ekz. por kusenoj) aŭ por pomp-vestaĵo.

Laŭ Francisko Azorín veluro estas Silka, kotona aŭ lana ŝtofo kun mallonga k. densa vilo, ĉu sur la tuta teksaĵo, ĉu nur sur la ornamoj aŭ sur la fono.[1] Li indikas etimologion el la latina vellus, velluris (lano).[2]

Figuraj signifoj

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri veluro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  • Citaĵo
     Ĉe vesto velura suferas stomako. 
  • Citaĵo
     Vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro. 
  • Citaĵo
     Difekton de naturo ne kovros veluro. 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 209.
  2. Azorín, samloke.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-20.