Bak Giwan: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 3: | Linio 3: | ||
== Biografio == |
== Biografio == |
||
Bak Giwan naskiĝis en Koreio, en 1956.<ref name=veki2 /> Li |
Bak Giwan naskiĝis en Koreio, en 1956.<ref name=veki2 /> Li vivis en Ĉinio dum 20 jaroj, de 2002 ĝis 2021, kaj nun vivas en Koreujo;<ref name=veki2 /> li havas unu filon.<ref name="muzeo">Lia filo nun laboras sur homa roboto en Koreujo.</ref> |
||
== Esperanto == |
== Esperanto == |
||
Linio 9: | Linio 9: | ||
Esperantologio: pli profunde kaj pli vaste|eldoninto=Interlingvistiko|alirdato=2023-06-06|lingvo=eo|lingvo2=en}}</ref> |
Esperantologio: pli profunde kaj pli vaste|eldoninto=Interlingvistiko|alirdato=2023-06-06|lingvo=eo|lingvo2=en}}</ref> |
||
Ekde 2016, li instruas Esperanton en la Esperanto-fako de la [[Zaozhuang Universitato]] en Ĉinio. La universitato, ekde 2018, prizorgas 4-jaran bakalaŭron pri Esperanto<ref name= |
Ekde 2016, li instruas Esperanton en la Esperanto-fako de la [[Zaozhuang Universitato]] en Ĉinio. La universitato, ekde 2018, prizorgas 4-jaran bakalaŭron pri Esperanto<ref name="fako">{{citaĵo el la reto|url=http://www.cdeli.org/esperantistoj/stefano-keller/Esperanto-en-universitatoj-IKU-sesio-en-Lahtio-Revuo-Esperanto-novembro-2018-p226.pdf|titolo=Malfermiĝis Esperanto-fako en la Universitato Zaozhuang|eldoninto=[[Esperanto-gazeto|Esperanto]]|dato=septembro 2018|alirdato=2023-06-06|lingvo=eo}}</ref> kaj ankaŭ administras Esperanto-muzeon.<ref name=veki2 /> |
||
En 2022, li elektiĝis ano de la [[Akademio de Esperanto]].<ref name=akademio22 /> Kiel akademiano, li aniĝis al la ĵurio de la premioj «Laŭro de la Akademio» kiu celas doni «premiojn al la aŭtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj» en Esperanto.<ref name=laŭro>{{citaĵo el la reto|url=https://www.akademio-de-esperanto.org/premioj/index.html|titolo=Premioj: Laŭro de la Akademio|alirdato=2023-06-06|eldoninto=Akademio de Esperanto|lingvo=eo}}</ref> |
En 2022, li elektiĝis ano de la [[Akademio de Esperanto]].<ref name=akademio22 /> Kiel akademiano, li aniĝis al la ĵurio de la premioj «Laŭro de la Akademio» kiu celas doni «premiojn al la aŭtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj» en Esperanto.<ref name=laŭro>{{citaĵo el la reto|url=https://www.akademio-de-esperanto.org/premioj/index.html|titolo=Premioj: Laŭro de la Akademio|alirdato=2023-06-06|eldoninto=Akademio de Esperanto|lingvo=eo}}</ref> |
Kiel registrite je 15:08, 4 nov. 2023
Bak Giwan | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de majo 1956 (68-jaraĝa) en Pohan |
Lingvoj | korea • Esperanto • ĉina |
Ŝtataneco | Sud-Koreio ![]() |
Alma mater | Universitato Yonsei - magistro (1983–1985) universitato Konkuk - bakalaŭro (–1983) universitato Konkuk - doktoro de filozofio (–1992) ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Bak GIWAN (koree 박기완;[1] Koreio, 1956) estas korea lingvisto kaj esperantisto.[2] Ekde 2022, li estas ano de la Akademio de Esperanto.[3]
Biografio
Bak Giwan naskiĝis en Koreio, en 1956.[2] Li vivis en Ĉinio dum 20 jaroj, de 2002 ĝis 2021, kaj nun vivas en Koreujo;[2] li havas unu filon.[4]
Esperanto
En 1973, li eklernis Esperanton kaj, en 1992, doktoriĝis pri Esperanta gramatiko (morfologio) en 1992 en la universitato Konkuk, en Seulo, Koreio.[2][5] Ekde 1985 li instruadas Esperanton kaj la korean en universitatoj en Koreio kaj Ĉinio.[2][5]
Ekde 2016, li instruas Esperanton en la Esperanto-fako de la Zaozhuang Universitato en Ĉinio. La universitato, ekde 2018, prizorgas 4-jaran bakalaŭron pri Esperanto[6] kaj ankaŭ administras Esperanto-muzeon.[2]
En 2022, li elektiĝis ano de la Akademio de Esperanto.[3] Kiel akademiano, li aniĝis al la ĵurio de la premioj «Laŭro de la Akademio» kiu celas doni «premiojn al la aŭtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj» en Esperanto.[7]
Pri la eŭropeco de Esperanto
Laŭ Bak Giwan, Esperanto estas gramatike internacieca, kaj nur imprese eŭropeca.[8] Giwan agnoskas, ke Esperanto dividas multajn ecojn kun eŭrop-devenaj lingvoj (alfabeto, vortaro kaj vortosenco, vortordo SVO, prepozicioj, rilativo, dekstrobranĉado, ekzisto de kopulo)[8] Tamen, li asertas, ke Esperanto estas samtempe sufiĉe malsama al eŭropecaj lingvoj: ĝi fakte ne havas fleksiadon, havas liberan vortordon (ne nepre SVO), estas ekstreme aglutineca kaj izoleca lingvo, havas neniun almorfon, nur unu paradigmon de deklinacio kaj konjugacio.[8] Li opinias, ke Esperanto estas ofte mistaksata eŭropa lingvo, ĉar la una impreso kiun oni ricevas de lingvo estas la vortprovizo, ne la strukturo kaj la gramatiko; tamen, li asertas, en aglutina lingvo la morfologio estas la plej grava eco en la gramatiko, ne la vortprovizo.[8] Li opinias, ke la ekzisto de akuzativo, la demando-maniero, la ordono-maniero, kaj la supozo-maniero igas Esperanton pli simila al azieca lingvo. La semantiko kaj la leksiko, inverse, estas laŭ li eŭropaj pro la geografia influo.[8] Li ankaŭ kredas, ke en Esperanto ekzistas problemo pri seksa egaleco pro la viro-unuaeco, kaj ke tempon post tempo la influo de ununura lingvo, la angla, en Esperanto pligrandiĝas: por solvi ĉi tiun lastan problemon li subtenas la solvojn de la laborgrupo «La bona lingvo» gvidata de Renato Corsetti.[8] Esperanto oferas el eŭropa vidpunkto leksikan kompromison (ekzemple: forgesi, el la angla forget kaj la germana vergessen), kaj el azia vidpunkto gramatikotipa kompromiso, pro sia aglutina morfologio kaj sintakso (libera vortordo).[8]
Verkoj
Li verkis librojn pri Esperanto kaj la korea, kiuj ĉefe temas pri gramatikoj kaj edukado.[2] Ekzemple:
- Giwan, Bak. (2017) Interesaj esprimoj en korea lingvo (esperante), p. 70. ISBN 9788987281506.
- Giwan, Bak. (2015) Gramatiko de Esperanto (esperante). Korea Esperanto-Asocio.
Referencoj
- ↑ bonvenon al 박기완 BAK Giwan (esperante). Google Grupoj. Alirita 2023-06-06.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 BAK Giwan (esperante). Alirita 2023-06-06.
- ↑ 3,0 3,1 Elekto de triono de la Akademianoj (esperante). Akademio de Esperanto (2022-03-02).
- ↑ Lia filo nun laboras sur homa roboto en Koreujo.
- ↑ 5,0 5,1 Esperantologio: pli profunde kaj pli vaste (esperante, angle). Interlingvistiko. Alirita 2023-06-06.
- ↑ Malfermiĝis Esperanto-fako en la Universitato Zaozhuang (esperante). Esperanto (septembro 2018). Alirita 2023-06-06.
- ↑ Premioj: Laŭro de la Akademio (esperante). Akademio de Esperanto. Alirita 2023-06-06.
- ↑ 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 Bak Giwan - Esperanto, ĉu eŭropa lingvo? Ĉu ankaŭ gramatike? ĉe YouTube
Eksteraj ligiloj
- Bak Giwan - Esperanto, ĉu eŭropa lingvo? Ĉu ankaŭ gramatike? ĉe YouTube (esperante)
- KP120 Koreio (esperante). kern.punkto. Alirita 2023-06-06.
- KEAviva 49 ‒ Prelego pri Akcento de Esperanto: BAK Giwan(Amondo) ĉe YouTube (koree, esperante)
- La Unua Libro de Esperanto, de Zamenhof ĉe YouTube (koree, esperante)