Turbana lilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lilium martagon
Lilium martagon (Turbana lilio)
Lilium martagon (Turbana lilio)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Lilialoj Liliales
Familio: Liliacoj Liliaceae
Genro: Lilio Lilium
Specio: Turbana lilio L. martagon
Lilium martagon
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
specimeno de Lilium martagon

Turbana lilioturka lilio - latine Lilium martagon, en multaj naciaj lingvoj (ekzemple angle Turk's cap lily, germane Türkenbund, nederlande Turkse lelieturke Türk zambağı ) kun rilato al turkoj aŭ al turkeca kapokovraĵo - evidente pro la similo inter la flora formo kaj la aspekto de turbano (en Eŭropo pasintece aparte asociigita kun la Otomana Imperio kaj la kulturo de Turkio), en la hungara aparte klare Turbánliliom - estas specio de lilio.

Ĝi kreskas en vasta mondoparto de centra Eŭropo okcidente tra norda Azio ĝis Mongolio kaj Koreio oriente. Pluraj subspecioj ricevis apartajn botanikajn nomojn. La planto havas radikojn kiuj rekte kreskas el la tigo, kaj kreskas ĝis alteco de 1 ĝis 2 metroj. La flora koloro kutime estas helviola, kun malhelaj punktetoj, sed la malheleco de la viola koloro tre varias - inter preskaŭ blanka ĝis preskaŭ nigra. La floroj havas agrablan odoron. Granda nombro de floroj kreskas sur ĉiu planto, nombriĝis ĝis maksimume kvindek.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Edward A. McRae: Lilies. A Guide for Growers and Collectors ("lilioj - gvidilo por kreskigantoj kaj kolektantoj"). eldonejo Timber Press, Portland (Oregono) 1998, ISBN 0-88192-410-5
  • Peter H. Davis: Flora of Turkey and the East Aegean Islands ("flaŭro de Turkio kaj la orientaj Egeaj Insuloj"). eldonejo University Press, Edinburgo
  • Xaver Finkenzeller: Alpenblumen ("alpaj floroj"). Munkeno 2003, ISBN 3-576-11482-3
  • Michael Jefferson-Brown: Lilien ("lilioj"). eldonejo Christian, Munkeno 2004, ISBN 3-88472-627-7
plia specimeno de turbana lilio