Ádám Szentpétery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ádám Szentpétery
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1956 (1956-02-24) (68-jaraĝa)
en Rožňava
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco Slovakio
Alma mater Academy of Fine Arts and Design in Bratislava
Familio
Infano Gábor Szentpétery
Okupo
Okupo pentristo • instruisto
vdr

Ádám Szentpétery [sentpEteri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szentpétery Ádám estas slovaka pentristo, restaŭristo, altlerneja instruisto kun hungara deveno.

Mozaiko fare de Ádám Szentpétery

Ádám Szentpétery [1] naskiĝis la 24-an de februaro 1956 en Rožňava.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ádám Szentpétery apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, poste en Slovakio. Li abiturientis en arta mezlernejo en Košice en 1975, poste li akiris diplomon en Akademio de Belartoj en Bratislavo en 1982. Post la diplomo li instruas en pluraj lernejoj. En la studjaro 1990 li instruis en la industriarta mezlernejo en Košice, poste en la sama urbo, sed jam en universitato. En 2004 li atingis la rangon docento, en la sekva jaro li estis nomumita katedrestro. Nuntempe Szentpétery vivas kaj laboras en Rožňava kaj Košice. En liaj pentraĵoj estas geometriaĵoj, ekde 1993 li emfazis la simetrion. Li ricevis premiojn inter 1982-2007, la lasta estis grava hungara premio.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Košice (1989, 2000)
  • Parizo (1990)
  • Budapeŝto (1991, 1997, 2007)
  • Munkeno (1998)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-30. Alirita 2018-08-30.