Saltu al enhavo

Ángel María de Lera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ángel María de Lera
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1912 (1912-05-07)
en Baides
Morto 23-an de julio 1984 (1984-07-23) (72-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ángel María de LERA (Baides, 7a de majo 1912 - Madrido, 23a de julio 1984) estis hispana verkisto.[1]

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis kuracisto de municipa bonfaro. Li pasigis sian infanaĝon en diversaj lokoj de Kastilio. Li studis en seminarioj, ĝis en 1930 suferis fidokrizon kaj abandonis tiun karieron. Je la morto de lia patro dum gripepidemio, dum li laboris kiel kuracisto, al lia patrino oni atribuis administrejon de Loterio en La Línea de la Concepción (Provinco Kadizo), kaj tial la familio de Lera translokiĝis al Andaluzio. En 1932 li studis juron libere en la Universitato de Granado dum li loĝis en La Línea. Ekde 1932 li kunlaboris en la liberecana ĵurnalo La Tierra sub la pseŭdonimo «Ángel de Samaniego», kaj —estante kritika disde la oficiala linio de la CNT— li aliĝis al la Sindikatista Partio post vizito de Ángel Pestaña al La Línea en 1935.​[1]

Je la puĉa militista insurekcio de 1936 kaj la starto de la komenco de la enlanda milito, li fuĝis al Malago tra Ĝibraltaro, kaj aliĝis al armea unuo. En septembro jam en Madrido, li kunlaboris en El Sindicalista, formis parton de la nacia komitato de sia partio kaj, jam en oktobro, estis nomumita de Largo Caballero kiel militkomisaro. Fine de 1937 en divizio estrita de Cipriano Mera, en kiu li atingos la rangon de komandanto. Li vivis la militfinan puĉon de Casado en Madrido; kvankam li ne volis partopreni en la bataloj, li estis arestita de la komunistoj de la negrinista sektoro. Siajn spertojn dum la milito —kaj aparte dum la fino de la respubliko— li kolektis en sia romano Las últimas banderas (La lastaj flagoj), pro kiu li ricevis le Premion Planeta en 1967.[2][1]

Je la militfino li restis en Madrido, kaj estis arestita post tri semajnoj. En 1939 li estis kondamnita je mortopuno fare de milita juĝo, sed oni komutis ĝin per tridek jarojn de prizono; li liberiĝis provizore en 1944, sed li estis denove arestita kaj kondamnita je 21 jaroj; li restis en prizono ĝis decembro 1947. Liberigita, li devis akcepti malfacilajn laborojn, ĝis atingi postenon de kontisto de malgranda likvorfabriko de Madrido. Iom post iom li ekkunlaboris en gazetaro, ekzemple por ABC, ĝis publikiĝis sian unuan romanon Los olvidados (La forgesitoj) en 1957.[1] Tiu periodo el la militfino li montris en sia tetralogio “Los años de la ira” (LA koleraj jaroj) kiu, krom la citita kaj sukcesa “Las últimas banderas”, enhavas la romanojn: Los que perdimos (Kiuj malvenkis), La noche sin riberas (Senranda nokto) kaj Oscuro amanecer (Malhela mateniĝo), ĉiam per la rolulo (alter ego), Federico Olivares.​[1]

En 1957 li publikigis Los olvidados (La forgesitoj), per kiu li aliĝis al la nomita socia realismo, fokuse al malriĉuloj, nome la venkitoj. Unu jaron porte li sukcesis per Los clarines del miedo (Timigaj klarionoj, finalisto de la Premio Nadal), ranknto pri la timoj de metilernantaj kaj vilaĝaj taŭrludistoj, kiu estis kinigita.​[1]

Lia romano La boda (La nupto) estis kinigita en 1964 reĝisorita de Lucas Demare kaj Bochorno (Sudokvarmego, 1960) fare de Juan de Orduña.​[1] Li verkis romanojn Se vende un hombre (1973), pro kiu li ricevis la premion Ateneo de Sevilo,​ Oscuro amanecer,​ El hombre que volvió del paraíso (1979), Secuestro en Puerta de Hierro (1982) kaj Con ellos llegó la paz (1984).[3]

En 1978 li publikigis Ángel Pestaña. Retrato de un anarquista, biografio de la anarkosindikatisto Ángel Pestaña,​[1] de kiu oni indikis, ke, spite la bonan profesion de la verkisto, mankas notara aparato kaj bibliografio.[4] En tiu verko la aŭtoro ne kaŝas siajn «simpatiojn» al la biografiito, kiun li konis persone kaj de kiu li estis samideano.[5]

  • Los olvidados (1957). Eld. de Asunción Castro Díez, Madrid, Castalia, 2004.
  • Los clarines del miedo (1958)
  • La boda (1959)
  • Bochorno (1960)
  • La trampa (1962)
  • Hemos perdido el sol (1964)
  • Con la maleta al hombro (1965)
  • Tierra para morir (1965)
  • Las últimas banderas (1967, Premio Planeta)
  • Los fanáticos (1969)
  • Se vende un hombre (1973, Premioj Fastenrath kaj Ateneo de Sevilla).
  • Los que perdimos (1974)
  • La noche sin riberas (1976)
  • Oscuro amanecer (1977)
  • El hombre que volvió del paraíso (1979)
  • Secuestro en Puerta de Hierro (1982)
  • Con ellos llegó la paz (1984, postmorte)
  • Por los caminos de la medicina rural (1966)
  • Mi viaje alrededor de la locura (1972)
  • Diálogos sobre la violencia (1974; intervjuoj)
  • Carta abierta a un fanático (1975)
  • Ángel Pestaña. Biografía de un anarquista (1978)
  • La masonería que vuelve (1981)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Alfonso De la Hoz González, "Ángel María de Lera, 40 años de olvido", rubriko Librújula en Público, 15-09-2024, alirita en 16-09-2024
  2. Editorial Planeta. «Ganador Premio Planeta 1967». Konsultita la 15an de aprilo 2014.
  3. Leeder, 1994, pp. 194-201.
  4. Sans Puig, 1979, p. 273.
  5. Guzmán, 1978, pp. 41-42.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]