Saltu al enhavo

Ángeles González-Sinde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ángeles González-Sinde
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1965 (1965-04-07) (59-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro José María González-Sinde Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Claudio López Lamadrid (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmreĝisoro
aktoro
verkisto
politikisto
scenaristo
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ángeles GONZÁLEZ-SINDE Reig (Madrido, 7a de aprilo 1965) estas hispana scenaristo kaj reĝisoro, prezidantino de la Reĝa Patronaro de la Muzeo Reĝino Sofia ekde 2020.[1]​ Antaŭe, inter 2009 kaj 2011 ŝi estis ministro pri kulturo de la Registaro de Hispanio kaj inter 2006 kaj 2009 ŝi estis prezidanto de la Kinakademio de Hispanio.

Ŝi estis la scenaristo de nombraj televidaj serioj, kiel Truhanes kaj La casa de los líos, same kiel dekduo da filmoj, inter kiuj La buena estrella (La bona stelo), de Ricardo Franco (1997), per kiu ŝi ricevis sian unuan Goya-premion. Ŝia debuto kiel reĝisoro, kaj unu de ŝiaj plej premiitaj filmoj estis La suerte dormida (2003), protagonistigita de Adriana Ozores. Ŝi estis ankaŭ reĝisoro de unu de la kurtoj de Madrid 11M: Todos íbamos en ese tren (2004). Pli ĵusa scenaro scenaro estis por la seksafera komedio Mentiras y gordas (2009),[2] protagonistigita de aktoroj popularaj pro ilia partopreno en televidaj serioj, kiu estis sukcesa biletvendaĵo.[3]

Dum sia funkciado kiel ministro, ekestis polemiko pri la nomita "Leĝo Sinde", tio estas regulo kontraŭ la libera disvastigo de filmoscenoj pere de Interreto. Tiun regulon finfine oni ne aprobis.[4]

En 2013 ŝi iĝis finalista de la Premio Planeta per sia romano El buen hijo, dum Clara Sánchez iĝis venkinto per sia romano El cielo ha vuelto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]