Árpád Ferenczy
Árpád Ferenczy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1877 en Győr |
Morto | 1929 en Kandi (Srilanko) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario Hungara reĝlando |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto lektoro monaĥo |
Árpád Ferenczy [ferenci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferenczy Árpád estis hungara juristo, altlerneja instruisto, ĵurnalisto, budhana monaĥo.
Árpád Ferenczy[1] naskiĝis la 15-an de januaro 1877 en Győr, li mortis supozeble en 1929 en Kandi (Srilanko).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Árpád Ferenczy akiris juran diplomon, en 1901 li estis bibliotekisto en la parlamenta biblioteko. En la studjaro 1902 li instruis en jura akademio de Sárospatak, inter 1903-1909 en (Universitato Francisko Jozefo de Kolozsvár), poste en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Unuafoje en 1911 li vojaĝis al Brita Hindio, iom poste al Anglio. Dum la 1-a mondmilito li estis ĵurnalisto pri la milito, poste li vojaĝis al Cejlono. Li iĝis budhana monaĥo, tial lia publika vivo finiĝis. Onidire li mortis pro disenterio.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A nemzetközi választott bíróságok múltja, jelenje és jövője (1902)
- A politika rendszere. Alkotmány- és közigazgatástan (1905)
- A nemzetközi magánjog kézikönyve (1911)
- Az angol parlamenti szólásjog és jegyelem történeti fejlődése és jelen állapota. 1547–1914 (1914)
- A bölcsesség iskolája (1918)
- Bráma éjszakája I-II. (1918)
- Timotheus Thümmel und seine Ameisen (1923)
- The Ants of Timothy Thummel (1924)
- Kunala an Indian fantasy (1925)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-12-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- [1]