Öcsöd
Aspekto
Öcsöd [oĉod] estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en Distrikto Kunszentmárton.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 104 km²
- Loĝantaro: 3700
- Poŝtkodo: 5451
- Telefonprefikso: 56
Geografio
[redakti | redakti fonton]Öcsöd situas sur ebenaĵo, precipe ĉe maldekstra bordo de Körös, laŭ ĉefvojo Kecskemét-Békéscsaba inter la proksimaj Kunszentmárton-Szarvas.
Öcsöd estis loĝata dum la neolitiko. En la mezepoko la hungaroj fondis 5 vilaĝojn:
- Bábocka (unua mencio en 1138, poste kumanoj loĝis tie),
- Öcsöd (unua mencio en 1555, refondita en 1714),
- Tatárszállás en dekstra bordo de Körös, en 1620 aliĝis al Öcsöd,
- Fehéregyháza (unua mencio en 1297, en la 15-a j.c. iĝis kampurbo),
- Veresegyháza (unua mencio en 1493),
kiuj detruiĝis dum la turkoj. Ponto konstruiĝis el ligno en 1876, el fero en 1896.
Vidindaĵo estas la kalvinana preĝejo.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Öcsöd naskiĝis Antal Farkas (aktoro)
- en Öcsöd lernis Attila József