Ĉenajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉenajo
urbo • urbego • provinca ĉefurbo • business cluster
Administrado
Poŝtkodo 600...
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 599 000  (2024) [+]
Loĝdenso 15 460 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 5′ N, 80° 17′ O (mapo)13.082580.275Koordinatoj: 13° 5′ N, 80° 17′ O (mapo) [+]
Alto 6 m [+]
Areo 426,83004 km² ( 426 83. 004 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Ĉenajo (Tamilnado)
Ĉenajo (Tamilnado)
DEC
Ĉenajo
Ĉenajo
Situo de Ĉenajo
Ĉenajo (Barato)
Ĉenajo (Barato)
DEC
Ĉenajo
Ĉenajo
Situo de Ĉenajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chennai [+]
vdr

Ĉenajo (tamile சென்னை [ĉenaj] Pri tiu ĉi sono aŭskulti), antaŭe nomata en Esperanto Madraso[1], estas ĉefurbo kaj havenurbo de la barata suda ŝtato Tamilnado kaj la kvara barata urbo laŭ loĝantaro. Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 6 599 000 loĝantoj sur areo de 426 830 040 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0 loĝantoj/km².

La urbo estas bone ligita trajne, aviadile kaj strate kun la aliaj barataj urboj, ĝi estas la plej granda urbo de ekstremsuda Barato. Multaj firmaoj instalis siajn ĉefcentrojn ĉi tie, precipe aŭtomobilaj firmaoj. Ĉenajo ankaŭ bonvenas multajn turistojn kiuj alvenas per unu el la du flughavenoj (la unua nacia kaj la dua internacia) kaj kiuj deziras viziti la multajn vidindaĵojn kaj templojn en Tamilnado aŭ pli proksime la plej longan plaĝon tutmonde, kiu situas en Ĉenajo mem: Marina Beach. La urbo ne estas grava turista centro per si mem (ne estas multaj gravaj malnovaj konstruaĵoj), sed estas grava industria centro de suda Barato kaj altiro por apudaj urboj kiel Avadi.

Milaporo, literumita ankaŭ Mylapore kaj Mayilāppūr, estas kvartalo en la centra parto de la urbo Ĉenajo.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

La nomo Ĉenajo strange devenas de la telugua lingvo (dum la ŝtata kaj urba lingvo estas la tamila) kaj signifas bela urbo. Sed la urbo ne ĉiam tiel nomiĝis kaj estis antaŭe konata sub la nomo Madraso. Madraspatnam estis fiŝista vilaĝo en la regiono de la nuna urbo. La simileco kun madrasa "islamlernejo" ŝajnas esti nur hazarda. Kelkaj pensas, ke la nomo devenas de la portugala Madre de Deus "Patrino de Dio", sed la urbo nomiĝis en la portugala "Madrasta", kiu signifas "antataŭpatrino".

Fama loka teksaĵo cetere ankaŭ nomiĝas madraso pro la iama nomo de la urbo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]