Ĉitradurga
Ĉitradurga | |||
---|---|---|---|
urbo en Barato vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 577 50x | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 14′ N, 76° 24′ O (mapo)14.23333333333376.4Koordinatoj: 14° 14′ N, 76° 24′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 732 m [+] | ||
Areo | 21,57 km² (2 157 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chitradurga [+] | |||
Ĉitradurga, laŭ kanare ಚಿತ್ರದುರ್ಗ estas urbego en la samnoma distrikto Ĉitradurga en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato. La urbego estas distrikta ĉefurbo. La loknomo signifas: pitoreska kastelo, tio estas ombrelforma alta monto ĉi tie.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĉitradurga situas en centra parto en montaro en valo en alteco 732 metrojn super la marnivelo. Davangere troviĝas 57, Bhadravati (Karnatako) 86, Ŝivamogga 94, Ballari 117, Tumakuru 124, Anantapur 139, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 188, Mumbajo 651, Kolkato 1566, tutlanda ĉefurbo Delhio 1604 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2011 populacio de Ĉitradurga estis 145 853. La legpovo estas 76%.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĉitradurga estas loko kun historia signifo. Ĝia nomo estis Farkhabad dum la sultana erao, poste dum brita rego Chitradurg, Chitrakaladurga, Chittaldurg, Chittaldrug, Chitaldrug, Chittledroog. Fortikaĵo certigis signifon de la urbo kaj longe apartenis al Majsura reĝlando.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ĉitradurga estas grava turista centro en Karnatako, la ĉefa allogaĵo estas la fortikaĵo.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefa lingvo estas la kanara lingvo kiel oficiala lingvo, parolata kiel gepatra lingvo 62%. La urdua lingvo (26%) estas ofta inter la islama malplimulto. Pli malgrandaj malplimultoj estas la telugua (7%), hindia kaj marata lingvoj (2%).
Religioj
[redakti | redakti fonton]La ĉefreligio estas hinduismo (69%), poste sekvas islamismo (29%), iomete ekzistas kristanismo kaj ĝajnismo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Ĉitradurga jare pluvas averaĝe po 661 mm. Inter majo-oktobro pli ofte pluvas, inter januaro-marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 20-31 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Al Ĉitradurga kuras 6 vojoj el ĉiuj direktoj. Ekzistas traira fervoja linio. La plej proksimaj flughavenoj funkcias fore en Bengaluro kaj Hubli.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj
- fortikaĵo, kiu estis konstruita inter la 10-a kaj 18-a jarcentoj, ene palacon, dek ok templojn, moskeon kaj aliajn konstruaĵojn
- komence geologiaĵo estas deklarita protektata nacia geologia monumento
- proksime kavernoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans