Ĉukĉa maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉukĉa maro
maro

Mapo de Ĉukĉa maro.

Mapo de Ĉukĉa maro.
Profundeco
  Averaĝa 80 m
  Maksimuma 160 m
Areo 620 000 km²
Najbaraj tutaĵoj Orientsiberia Maro, Beaufort-maro
Kontinento Eŭrazio, Nordameriko
Landoj Rusio, Usono
Koordinatoj 69° 41′ 19″ N, 171° 27′ 19″ U (mapo)69.688611111111-171.45527777778Koordinatoj: 69° 41′ 19″ N, 171° 27′ 19″ U (mapo)
Map
Ĉukĉa maro
vdr

La Ĉukĉa maro (angle Chukchi Sea, ruse Чуко́тское мо́ре, Ĉukotskoje more) estas randa maro de la Nordpolusa maro, kiu situas norde de proksimiĝo de Ameriko kaj Azio.

Dum ĝi norde trairas al "Glacia maro", limas ĝin nordokcidente la Vrangela Insulo kaj tiel la Orientsiberia maro. Oriente tuŝas la Ĉukĉa maro nordokcidentan Alaskon (Usono, Ameriko) kaj nordoriente la Beaufort-maron. Sude limas ĝin la Beringa Markolo, kiu komunikas al Beringa maro. La okcidenta limo estas Orientsiberio (Rusio, Azio); tie situas la Ĉukĉa Duoninsulo kaj la Orientsiberia Montaro.

La Ĉukĉa maro etendiĝas unuflanke de la norda polusa cirklo de ĉ. 66,5 ĝis 80° latitudo , respektive de 160° okcidenta ĝis 180° longitudo.

Najbaraj maroj estas okcidente la Orientsiberia maro kaj oriente la Beaufort-maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la dua semajno de Aŭgusto 1778, James Cook estis tra la Beringa Markolo, navige en la Ĉukĉa maro. Li iris nordorienten al la marbordo de Alasko ĝis li estis blokita de marglacio. Lia pli norda atingo estis 70 gradoj 44 minutoj. Cook poste navigis okcidenten al la marbordo de Siberio, kaj poste sudorienten laŭ la Siberia marbordo reen al la Beringa Markolo.

George W. De Long esploris tiun maron kaj eĉ estis kaptita ĉe ties glaciejo nordoriente de Vrangela Insulo en Septembro de 1879.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]